Elena Kondulainen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elena Kondulainen
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1958 (1958-04-09) (66-jaraĝa)
en Toksovo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Russian State Institute of Performing Arts vd
Profesio
Okupo kantistoaktoro vd
Aktiva dum 1979– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elena KONDULAINEN (ruse Елена Кондулайнен, la 9-an de aprilo 1958 en Leningrada provinco) estas aktorino, kiu komencis sian karieron en Sovetunio kaj akiris grandan popularecon dum la perestrojko. En 2002 ŝi ricevis la titolon de merita artisto de la Rusa Federacio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Elena Kondulainen naskiĝis en familio de finna deveno. Post fino de lernejo ŝi studis en la Instituto de Prezentartoj en Leningrado kaj diplomiĝis en 1983. Post diplomiĝo, Kondulainen komencis aktori en teatro en Leningrado.

Dum siaj studoj, ŝi estis fotita en sia unua filmo. Ŝia granda sukceso estis en la filmo "100 tagoj antaŭ la ordono", en kiu ŝi estis fotita tute nuda, kaj tiu sceno okazis unuafoje en sovetia kino. Kiel rezulto, ŝi ricevis la titolon "sekssimbolo de Sovet-Unio" ĉefe dum la 1990-aj jaroj.

Dum ŝia kariero Kondulainen ludis en proksimume 40 filmoj sed estis nekapabla reprodukti la sukceson kiun ŝi havis komence de sia kariero.

Elena Kondulainen estis edziĝinta kvar fojojn kaj havas du filojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]