Elisabeth Schroedter

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elisabeth Schroedter en Bruselo, 2008

Elisabeth SCHROEDTER (naskiĝis la 11-an de marto 1959 en Dresdeno) estas germana politikistino. Membro de la Eŭropa Parlamento senĉese ekde 1994, ŝi apartenas al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA). Ŝi membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties nacia branĉo Bündnis 90/Die Grünen.

En novembro 2002 ŝi ricevis la germanan Federacian Meritkrucon.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala retpaĝo germane
Ekstera ligilo    Elisabeth Schroedter je la retpaĝo de Eŭropa Parlamento