Elizabeth Garrett Anderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

D-ro Elizabeth GARRETT ANDERSON (naskiĝis la 9-an de junio 1836 en Whitechapel, Londono, mortis la 17-an de decembro 1917) estis angla kuracisto kaj feministo. Ŝi estis la unua virino en Britio kiu gajnis medicinan kvalifikon, kunfondis la London School of Medicine for Women (Londona Medicina Instruejo por Virinoj), kaj fariĝis la unua elektita urbestrino en Britio.

Elizabeth Garrett Anderson

Frua vivo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Elizabeth Garrett naskiĝis en 1836 ĉe Commercial Road, en Whitechapel, Londono, la dua el naŭ infanoj de Newson Garrett (1812-1893) kaj lia edzino Louisa Garrett (naskonomo Louisa Dunnell, 1813-1903). La patro posedis stokejon en Aldeburgh, Suffolk. Elizabeth havis tri fratinojn: Louisa, Millicent kaj Agnes.

En 1854 Garrett renkontis Emily Davies kaj aliajn londonajn feministojn kaj komencis mem fariĝi feministo. Ŝi ricevis kaj malakceptis edz-proponon de Henry Fawcett: li poste edziĝis kun ŝia pli juna fratino, Millicent Garrett, kiu fariĝis grava virinbalotrajtisto.

Ŝi edziniĝis kun James George Skelton Anderson en 1871 kaj naskis tri infanojn, Louisa, Margaret kaj Alan. Louisa Garrett Anderson mem fariĝis notinda kuracisto kaj feministo.

Studado kaj kvalifikoj[redakti | redakti fonton]

En ĉirkaŭ 1860 Garrett decidis studi medicinon. Tiam virinoj ne rajtis studi tion kaj ŝi malfacile persvadis la Royal London Hospital (Reĝan Malsanulejon de Londono) kaj la Universitaton St. Andrews instrui ŝin. Poste, ekzamenantaj organizaĵoj rifuzis ekzameni ŝin. Finfine, la Worshipful Society of Apothecaries of London (Honorinda socio de farmaciistoj de Londono) akceptis ŝin, kaj ŝi gajnis kuracistan licencion en 1865. Ŝi estis la dua licenciita virino en Britio (post Elizabeth Blackwell) kaj la unua kiu gajnis sian medicinan kvalifikon en Britio.

Garrett ankaŭ gajnis, en 1870, medicinan kvalifikon de la Universitato de Parizo - la dua tia virino post Frances Hoggan. En 1873, ŝi fariĝis la unua virina membro de la British Medical Association (Brita socio de medicinoBMA). Poste, la BMA decidis ne plu akcepti virinajn membrojn, kaj Garrett Anderson estis la sola ina membro dum 19 jaroj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1866 Garrett estis enoficigita kiel direktoro ĉe St Mary's Dispensary (Dispensario St Mary) en Londono, fondita por ke malriĉaj virinoj povu ricevi kuracadon de kvalifikitaj virinaj kuracistoj. La dispensario baldaŭ fariĝis la New Hospital for Women (Nova Malsanulejo por Virinoj), kaj D-ro Garrett laboris tie dum pli ol dudek jaroj.

En 1870, oni kreis la School Board for London (Londona estraro de lernejojSBL), kiu konstruis lernejojn kaj devigis infanojn ilin ĉeesti. Nekutime, oni permesis al virinoj kandidati kaj baloti same kiel viroj. Garrett kandidatis kaj estis elektita. Tamen, ŝi ne longe povis plenumi ĉi tiun respondecon, pro manko de tempo.

Ekde 1874, Garrett Anderson laboris kun aliaj virinaj kuracistoj por fondi la London School of Medicine for Women (Londona Medicina Instruejo por Virinoj). La kunfondantoj estis Sophie Jex-Blake, Elizabeth Blackwell kaj Emily Blackwell, helpata de Thomas Henry Huxley. Garrett estis ĉefprofesoro de la instruejo de 1883 al 1903.

Tiam, ŝi emeritiĝis kaj venis loĝi en Aldeburgh, Suffolk. La 9-a novembro 1908, Garrett Anderson estis elektita kiel urbestro de Aldeburgh. Ŝi estis la unua virina urbestro en Anglio.

Ŝi mortis en 1917 kaj estis entombigita en Aldeburgh. Post ŝia morto, la New Hospital for Women renomiĝis kiel Elizabeth Garrett Anderson Hospital.

Feminismo[redakti | redakti fonton]

Garrett Anderson estis feministo ekde ŝia renkonto kun Emily Davies en 1854. Ŝi batalis fariĝi kuracistino ne nur pro pasio al kuracarto, sed ankaŭ pro pasio al pozicio de virinoj. Ŝi estis multe inspirita de la feministo Elizabeth Blackwell, kiu estis fariĝinta la unua usona kuracisto. Kvankam konvinkita feministo kaj virinbalotrajtisto, Garrett Anderson estis ĉiam gardema, dum ŝian fruan karieron, ke neniu politika aktivismo interrompu ŝian laboron kiel kuracisto. Ŝi neniam volis doni al ŝiaj malestimantoj kialon por malhelpi ŝin. Ŝi poste fariĝis pli aktivema feministo, ĉar ŝi ne plu bezonis tiel singardi.

En 1865, ŝi kunfondis la Kensington Society (Socio Kensington), diskutgrupo por virinoj, kun ŝiaj amikoj Emily Davies, Barbara Leigh Smith Bodichon, Bessie Raynor Parkes, Dorothea Beale kaj Francis Mary Buss. Ili organizis en 1866 petskribon pri virinbalotrajto, kiun ili prezentis al Henry Fawcett kaj John Stuart Mill, du virinbalotrajtistaj membroj de parlamento.

Garrett Anderson poste fariĝis grava membro de la National Union of Women's Suffrage Societies (Nacia unio de Virinbalotrajto-socioj, aŭ NUWSS). En 1890, kiam ŝia fratino Millicent Fawcett estis elektita kiel prezidento de NUWSS, Elizabeth Garrett Anderson jam estis membro de ĝia centra komitato.

En 1908, ŝi aliĝis la Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj, aŭ WSPU) kaj mallonge fariĝis sufrageto. Tamen, ŝi forlasis la WSPU en 1911 kaŭze de la krimbruligado de iuj membroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]