Ella Gombaszögi
El Vikipedio
Ella Gombaszögi [gombasogi], hungare Gombaszögi Ella estis hungara aktorino.
Ella Gombaszögi naskiĝis la 27-an de decembro 1898, Budapeŝto - mortis la 12-an de novembro 1951, Budapeŝto.
Biografio [redakti]
Ella Gombaszögi devenis el juda familio. Ŝi komencis sian aktoran karieron jam tiam, kiam ŝi frekventis la aktoran akademion en 1913. Poste ŝi rolis preskaŭ en ĉiuj ĉefurbaj teatroj. Dum la 2-a mondmilito ŝi estis forigita de la scenejo, sed poste ŝi kontinuis la aktoradojn, lastfoje en Teatro Madách.
Roloj (elekto) [redakti]
- 20 filmoj inter 1933-1951, ekzemple Meseautó (Sonĝoaŭto), 1934; Ombrelo de Sankta Petro (filmo, 1935); Az én lányom nem olyan (Mia filino ne estas tia), 1937; Janika (Johaĉjo), 1949
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Ferenc Molnár: Az ördög (La diablo)