Elz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elz
fontejo
fontejo
fontejo
rivero
Bazaj informoj
Situo Baden-Virtembergo,  Germanio
Longeco 90 km
Fluo
Fonto apud Furtwangen
- Alteco super marnivelo 1 038 m
Enfluejo apud Schwanau en la Rejnon
- Alteco 154 m
Altecodiferenco 884 m m
Geografio
Trairataj urboj Elzach, Waldkirch, Emmendingen
Alfluantoj
- Dekstraj Brettenbach
- Maldekstraj Wilde Gutach, Dreisam
vojo de la rivereto
vojo de la rivereto
Map
vdr

La Elz (pronoco "Elc") estas proksimume 90 kilometrojn longa rivereto en la federacia lando Baden-Virtembergo en la sudokcidento de Germanio. Ĝi fontas en la mezalta montaro Nigra Arbaro kaj fluas komence norden, tiam sudokcidenten kaj fine nordokcidenten al la riverego Rejno. Post proksimume tri kvaronoj de sia vojo, apud Riegel la rivereto Dreisam el la urbo Frajburgo enfluas la riveron Elz. Ekde tiam certa kvanto de la rivera akvo tra la origina rivera vojo (sub la nomo "Alte Enz") fluas tra la Eŭropa Parko Rust ĝis la enfluejon en la Rejnon proksime de la komunumo Schwanau (komunuma parto Allmannsweier). La resto de la rivera akvo tra la iom pli okcidenta Leopolda Kanalo nordoriente de Rheinhausen (Breisgau) enfluas la Rejnon.

Eksteraj ligiloj

greke retejo de la "interesokomunumo" Elz kun multaj, ankaŭ historiaj fotoj (germanlingve)

la „Alte Elz“ inter Kenzingen kaj Rheinhausen (Breisgau)
la rivereto en la...
Eŭropa Parko Rust