Eŭropa Parko Rust
| Eŭropa Parko Rust | |||
|---|---|---|---|
|
|||
| loko | Rust, |
||
| malfermiĝo | la 12-an de julio 1975 | ||
| vizitantoj | pli ol 4 milionoj [1] (2008) | ||
| areo | proksimume 970 000 m², el tio 120 000 m² por parkaj hoteloj | ||
| dungitoj | pli ol 3 000 (dum la ĉefa parka sezono inter marto kaj oktobro) | ||
| adreso | Freizeit- und Familienpark Mack KG Europa-Park-Str. 2 77977 Rust tel. +49-7822-77-0 |
||
| retejo | www.europapark.de | ||
| Geografia situo | 48° 16′ N, 7° 43′ O48.2683333333337.7208333333333Koordinatoj: 48° 16′ N, 7° 43′ O | ||
|
|||
La Eŭropa Parko Rust - germane Europa-Park Rust - per suma areo de proksimume 970 000 m², el tio 120 000 m² por parkaj hoteloj, estas la plej granda amuzparko de Germanio. Ĝi situas proksime de la urbeto Rust en la federacia lando Baden-Virtembergo en la sudokcidento de Germanio, inter la urboj Frajburgo sude kaj Offenburg norde, kaj nur malmultajn kilometrojn de la limo al Alzaco kaj do Francio. Proksimas la germania aŭtoŝoseo A5, kiu ligas Bazelon sude kaj Frankfurton-ĉe-Majno (kaj pli fore Hanovron kaj Hamburgon) norde. Dum la jaro 2008 pli ol 4 milionoj da vizitantoj estis en la parko - laŭ la parka retejo ĝi dum tiu jaro estis la tutmonde plej multe vizitata sezona amuzparko[1] En 15 temaj areoj, el kiuj 13 dediĉiĝas al eŭropaj ŝtatoj, troviĝas pli ol 120 ondaj fervojoj kaj similaj altiraĵoj, kaj pluraj muzikaloj. Al la parko krome apartenas pluraj same laŭlande dezajnitaj hoteloj kaj kinejo. Maskoto de la parko estas muso.
Enhavo |
Historio [redakti]
La familio Mack, kiu posedas la parkon, unue por ĝi antaŭvidis areon en la komunumo Breisach. La konstruo de la parko tamen ne realiĝis, ĉar la teritorio deklariĝis zono por kontrolitaj inundoj de rejna akvo, cele al reguligo de la rivera akvonivelo. Anstataŭe la familio aĉetis la teritorion de la historia kastelo Balthasar kun ties vasta ĝardena parko en Rust kaj iom post iom trakonstruis la parkon. La kastelo iĝis parto de la tema areo "Germanio" de la amuzparko. La 12-an de julio 1975 oficiale malfermiĝis la "Eŭropa Parko". La familio jam antaŭe havis firmaon por la produktado de karuseloj kaj ondaj fervojoj en Waldkirch. Ĝi ekkonstruis specialajn amuzejajn ondajn fervojojn por la parko, sed ankaŭ vidis la lokon kiel ekspoziciejon por la propraj produktaĵoj, kie eblaj aĉetemuloj de amuzparka veturejo povu konvinkiĝi pri la praktika uzo de la produktaĵoj.
La parko havas propran aŭtoŝosean elveturejon kaj tiel peraŭte tre bone atingeblas. Antaŭ la konstruo de tiu aparta elveturejo ofte ekestis vojŝtopiĝoj en la du "normalaj" aŭtoŝoseaj elveturejoj Herbolzheim kaj Ettenheim. Ekde julio 2007 apartaj fluglinioj de Vieno, Roterdamo kaj Londono portas amuzparkajn vizitantojn al la flughaveno Lahr, de kie ili senpere plutransportiĝas al la Eŭropa Parko. Dum la unuaj ses semajnoj ekde la 3-a de julio 2007, 51 aviadilaj vojaĝoj transportis parkajn vizitantojn tiuvoje.
Sciindaĵoj [redakti]
La rivereto Elz (pronoco "Elc"), survoje el la Nigra Arbaro al la Rejno, trafluas la parkon. En akva energicentralo oni uzas la forton de la rivereto por produkti elektran kurenton, kaj pluraj akvaj ondaj fervojoj ("Tirola sovaĝa rojo", "Piratoj en Batavio", "Pozidono", "Fjorda flosado", "Atlantika ŝprucego") kaj la vasta laga pejzaĝo de la parko utiligas la riveretan akvon.