Emőd
El Vikipedio
Emőd (emOd) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc. Emőd en la hungara estas ankaŭ malofta praa vira baptonomo.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 49 km²
- Alto super marnivelo: 107 m
- Loĝantaro: 5400
- Poŝtkodo: 3432
- Telefonprefikso: 46
Situo [redakti]
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Budapeŝto, aŭtoŝoseo M3 en la sama direkto preteriras. Nyékládháza estas proksime.
Historio [redakti]
En la 14-a jarcento la komunumo iĝis kampurbo. Dum la historio la vinkulturo estis grave. Dum la turkoj Emőd multe suferis. En 1871 ĝi degradiĝis al grandvilaĝo, urbiĝis en 2001. Incendio okazis en 1882. En la urbo funkcias aŭtonomioj de ciganoj, poloj kaj armenoj.
Vidindaĵo estas kalvinana preĝejo.
