Emile Oustalet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emile Oustalet
Persona informo
Émile Oustalet
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1844 (1844-08-24)
en Montbéliard
Morto 23-an de oktobro 1905 (1905-10-23) (61-jaraĝa)
en Saint-Cast-le-Guildo
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco FrancioJulia monarkio vd
Profesio
Okupo zoologo • ornitologo vd
Laborkampo zoologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Frédéric Émile Oustalet (24a Aŭgusto 1844 – 23a Oktobro 1905 Saint-Cast) estis franca zoologo.[1]

Rekonstruante la dodon en la studio de Profesoro Oustalet, 1903

Oustalet naskiĝis ĉe Montbéliard, en la departemento Doubs. Li studis ĉe la École des Hautes-Études kaj lia unua scienca laboro estis pri la spiraj organoj de la larvoj de libeloj. Li estis dungita ĉe la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, kie li sukcedis al Jules Verreaux kiel helpa naturalisto en 1873. En 1900 li sukcedis al Alphonse Milne-Edwards kiel Profesoro de Mamulogio.[1]

Li kunverkis Les Oiseaux de la Chine (1877) kun Armand David, kaj verkis ankaŭ Les Oiseaux du Cambodge (1899).[1]

Oustalet estis prezidanto de la tria Internacia Ornitologia Kongreso okazinta en Parizo en 1900.

Selektai verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1874 : Recherches sur les insectes fossiles des terrains tertiaires de la France, (priserĉado de fosilinsektoj de la Terciaro el Francio).
  • 1877 : kun Armand David, Les Oiseaux de la Chine, (La birdoj de Ĉinio, du volumoj).
  • 1878 : kun Alphonse Milne-Edwards, Études sur les Mammifères et les Oiseaux des Îles Comores, (Studoj pri mamuloj kaj birdoj de Komoroj).
  • 1880-1881 : Monographie des oiseaux de la famille des mégapodiidés, (Monografo pri birdoj de la familio Megapodedoj, du partoj).
  • 1889 : Oiseaux dans le compte rendu de la mission scientifique du Cap Horn. 1882-1883, (Birdoj ĉe la informo de la scienca misio de Horna Kabo. 1882-1883).
  • 1893 : La Protection des oiseaux, (La protekto de birdoj) — represita en 1895 & re-eldonita en 1900.
  • 1895 : Les Mammifères et les Oiseaŭs des îles Mariannes, (Mammuloj kaj birdoj de la Marianoj, du partoj).
  • 1899 : Oiseaŭs du Cambodge, du Laos, de l'Annam et du Tonkin, (Birdoj de Kamboĝo, Laoso, Annam kaj Tonkino).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Hellmayr, C. E. (1906) Obituary. Ornithologische Monatsberichte 14(4):57-59 Scan