Enĥeiridion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enĥeiridion
Enĥeiridion
Ĉapitro 1 de la Enĥeiridion de Epikteto el 1683 eldono en la greka kaj la latina
skribita verko • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Epikteto kaj Arrian
Lingvoj
Lingvo Kojnea greka
Eldonado
Eldondato p.K. ĉ. 125
Lando Grekio
Ĝenro filozofio
vdr

La EnĥeiridionManlibreto de Epikteto (antikve-greke Ἐγχειρίδιον Ἐπικτήτου, Enkheirídion Epiktḗtou) (enĥeiridion estas greka por "tio, kion oni tenas en la mano") estas mallonga manlibro de stoika etika konsilo kunmetita de Ariano, 2a-jarcenta disĉiplo de la greka filozofo Epikteto.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la enhavo estas simila al la Diskursoj de Epikteto, ĝi ne estas resumo de la Diskursoj sed anstataŭe kunmetaĵo de praktikaj admonoj. Evitante metafizikon, Ariano fokusis lian atenton sur la laboro de Epikteto aplikante filozofion en la ĉiutaga vivo. La precipa temo estas, ke oni devus akcepti tion, kio okazas:

Citaĵo
 Embarasas la homoj ne la aferoj mem, sed iliaj opinioj pri la aferoj. Ekzemple la morto ne estas timiga, alie ankaŭ Sokrato tion opinius…"
 — Ĉapitro Kvin[1] 

Tamen, "kelkaj aferoj dependas de ni, aliaj ne"[1] kaj ni devas agi laŭe, prenante respondecon plani kaj ek-efikigi tion, kion ni povas, kun virto kaj sen ĉagreniĝo aŭ senkuraĝiĝo per malhelpaĵoj kaj renversaĵoj preter nia povo.

Dum multaj jarcentoj, la Enĥeiridion restigis sian aŭtoritaton kaj kun kristanoj kaj kun paganoj. Du kristanaj aŭtoroj—Nilus kaj sennoma samtempulo — skribis parafrazojn de ĝin en la frua 5-a jarcento kaj Simplicio de Kilikio skribis komentarion pri ĝi en la 6-a. La verkon unue eldonis en latina traduko Poliziano en Romo en 1493; Filippo Beroaldo eldonis alian eldonon en Bolonjo en 1496. La origina greka unue eldoniĝis en Venecio kun la komentario de Simplicio en 1528 kaj angla traduko aperis tiel frue kiel en 1567. La libro estis ofta lerneja libro en Skotlando dum la Skota Klerismo. Adam Smith havis 1670-an eldonon en sia libraro, akirita kiam li estis lernejano.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Manlibreto de Epikteto, trad. Gerrit Berveling, 2005.
  2. Phillipson, Nicholas. (2010) Adam Smith: An Enlightened Life. Yale University Press, p. 19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]