Enrique Gaspar y Rimbau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Enrique Lucio Eugenio GASPAR y RIMBAU (naskiĝis la 2-an de marto 1842 en Madrido, mortis la 7-an de septembro 1902 en Olorono) estis hispana diplomato kaj verkisto, kiu verkis teatraĵojn, leĝerajn operojn (zarzuelojn) kaj rakontojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis teatraj artistoj. Post morto de la patro li transloĝiĝis kun sia patrino kaj gefratoj al Valencio.

Gaspar y Rimbau verkis sian unuan operon en la aĝo de 13 jaroj. Li pleje verkis inter la jaroj 1868 kaj 1875, kiam li verkis operojn por la burĝoj pli ol por la nobeloj. Li tiam verkis ankaŭ historiajn dramojn kaj iĝis pioniro pri socia teatro en Hispanio. Li publikigis en gazetoj kaj ĵurnaloj.

23-jara, Gaspar y Rimbau edziĝis al Enriqueta Batllés y Bertán de Lis, belega nobelino, kio malplaĉis al ŝiaj gepatroj. Post la naskiĝo de ilia dua infano, 27-jara li iĝis diplomato.

Li vivis en Grekio kaj Francio, poste Madrido kaj servis kiel konsulo en Ĉinio, unue en Makao, poste en Hongkongo. Dume li daŭre verkis.

Reveninte al Hispanio, li transloĝiĝis al Olorono (Oloron-Sainte-Marie, suda Francio), kvankam lia familio loĝis en Barcelono. Poste li loĝis en diversaj lokoj en suda Francio. Lia edzino mortis en Marsejlo, kie li estis konsulo. Malsana, li retiriĝis al Olorón kun siaj filino, bofilo kaj genepoj. Tie li mortis en 1902, 60-jaraĝa.

Lia verkaro[redakti | redakti fonton]

Enrique Gaspar y Rimbau verkis tre interesajn kaj novecajn verkojn, kiel El estómago (La stomako, 1874), pri la ĉefeco de tiu organo en la homa korpo, aŭ La lengua (La lango, 1882), pri la klaĉemo kaj edukado de la virinoj. En lia tempo gravis la sentemo en la teatro, sed li deziras pensigi siajn spektantojn, kaj uzas la prozon kaj prozecajn efektojn por tiu celo.

Liaj verkoj taktas temojn de socia etiko. Las circunstancias (La cirkonstancoj, 1867), oni denoncas la hipokritecon kaj interesojn de la burĝaro. Tiu temo elstaras ankaŭ en unu el liaj lastaj verkoj, Las personas decentes (La decaj personoj, 1890).

Huelga de hijos (Filstriko, 1893) estas feminista verko, tre avangarda por lia epoko. Enrique Gaspar estis minoritata aŭtoro pro sia kritika realismo kaj siaj dramaj novecoj. Lia mondrigardo estas pesimista, malgraŭ lia ofta humuro.

El anacronópete[redakti | redakti fonton]

El anacronópete (La anakronopeto estas eble traduko: temas pri neologismo en la hispana lingvo), eldonita en 1887 en Barcelono, estas unu el liaj plej gravaj verkoj. Ĝi estas romano de sciencfikcio kiu antaŭas la verkon de H. G. Wells en la inventado de tempomaŝino.

Romano en formo de zarzuelo, ĝi estas la unua romano kiu elpensas maŝinon por vojaĝi en la tempo, kiu ricevas la nomon de la titolo.

La verko enskribiĝas en la spirito de sia tempo, en kiu la verkoj de Jules Verne havis grandan sukceson. Ĝi certe ricevis influon de Camille Flammarion kaj ties verko Lumen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]