Enzersdorf an der Fischa
| Enzersdorf an der Fischa | |||||
|
|||||
| Ŝtato | |||||
| Federacia lando | Malsupra Aŭstrio | ||||
| Distrikto | Bruck an der Leitha | ||||
| Urborajtoj | |||||
| Koordinatoj | 48°04′46″N 16°36′24″O / 48.07944°N, 16.60667°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 160 m | ||||
| Areo | 31,42 km² | ||||
| Loĝantaro | 2.939 (stato 2010-01-01) | ||||
| Loĝdenso | 94/km² | ||||
| Poŝtkodo | 2431 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 02230 | ||||
| Oficiala kodo | 3 07 06 | ||||
| Urbestro | Markus Plöchl | ||||
| Partio de komunumestro | ÖVP | ||||
| Adreso de la administrejo | Margarethner Straße 19, 2431 Enzersdorf an der Fischa | ||||
| Komunuma retejo | www.enzersdorf-fischa.gv.at | ||||
Enzersdorf an der Fischa estas komunumo en Malsupra Aŭstrio, en distrikto Bruck an der Leitha. Komence de 2010 Enzersdorf havis 2.939 loĝantojn.
Enzersdorf konsistas el tri katastraj komunumoj:
- Enzersdorf an der Fischa (norda parto)
- Margarethen am Moos (suda parto)
- Unterwald (neloĝata)
En la romia epoko la areo de Enzersdorf apartenis al provinco Panonio. La nunan nomon oni atribuas al legenda grafo nomata Enci; kredeble la nomo originale estis Heinrich (Henriko) kaj iom post iom iĝis Heinz, Heinzi kaj Enci.
[redakti] Situo
Enzersdorf situas oriente de Vieno. Trapasas ĝin sud-al-norde la rivereto Fischa kaj la vojo B 60 (Leithastrasse); vojo B 10 (Budapester Strasse) okcident-oriente pasas inter la partoj Enzersdorf kaj Margarethen. Nur ĉ. unu kilometron okcidente de Enzersdorf situas Flughaveno Vieno, kies enirejo tamen foras je ĉ. 10 km.
[redakti] Kulturo
En Enzersdorf ekzistas blovmuzika orkestro nomata Fischataler Musikverein (Fischatal = "valo de Fischa").
De 1997 ĝis 2005 Enzersdorf estis sidejo de la konata amatora teatra grupo Fischamender Spielleut, kiu tiam transloĝiĝis al Fischamend.