Epidaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
parto de la sanktejo de Epidaŭro (dum aprilo 2008)
Asklepio, la dio de kuracado

Epidaŭro (malnovgreke Ἐπίδαυρος, Epidauros, latine Epidaurus) estas la plej signifa antikva kultejo por la kuraca dio Asklepio en Grekio. Ĝi situas sur la preskaŭinsulo Peloponezo, en la regiono Argolando proksimume 30 kilometrojn de la urbo Nafplion kaj proksimume 13 kilometrojn de la urbo Arĥaia Epidavros (antaŭe Palea Epidavros).

Historio

La unuaj spuroj de homa setlado en la regiono de Epidaŭro trovatis el la 3-a jarmilo antaŭ Kristo, sur monteto proksimume 2 kilometrojn for de la posta helena kultejo. Dum la 7-a jarcentro antaŭ Kristo ĉi-tie ekestis la unua kultejo, kie adoriĝis la dio Apolono Maleatas. Simpla templo poste ampleksiĝis per kolonaro, cisterno, fontano kaj bieno. Ĝis la 5-a jarcento post Kristo tiu ĉi arkaika kultejo uziĝis, kvankam jam jarmilon pli frue en la ebenaĵo de Epidaŭro ekadoriĝis la kuraca dio Aslepio, kies kulto iĝis ege populara.

En Epidaŭro mem ankaŭ komence estis sanktejo de la dio Apolono Maleatas. Ekde la 5-a jarcento antaŭ Kristo la dio Asklepio ekadoriĝis flanke de lia mitologia patro Apolono: La kulto de Asklepio pli kaj pli logis pilgrimantojn al Epidaŭro. Laŭ la helena mitologio Asklepio naskiĝis ĉi-tie. Tamen ankaŭ estis aliaj lokoj en antikva Grekio, kiuj pledis tiun honoron por si, ekzemple Trikala en Tesalio. La plipopulariĝo de la Epidaŭra Asklepio-kulto supozeble ligiĝas al epidemio de pesto en la urbo Ateno, kadre de kiu konstruiĝis sanktejo de la dio flanke de la Akropolo de Ateno, kiu konatigis la dion inter la atenanoj. La epidaŭranoj lerte varbis por sia kultejo kaj sekve dum la 5-a kaj 4-a jarcentoj antaŭ Kristo la kultejo de Epidaŭro iĝis tre ofte vizitata kaj tre riĉa loko. Pro la populareco iom post iom en multaj urboj de la antikva epoko ekestis anktejoj de Asklepio, ekzemple en Ateno, PergamonoRomo.

Dum la Peloponeza Milito kaj dum la sekvaj jardekoj Epidaurxo batalis kiel aliancano de la urbo Sparto. Dum la 1-a jarcento la loko plurfoje elrabiĝis fare de piratoj, sed pli detruaj ol tiuj atakoj estis la prirabo de la sanktejo fare de romia legio de la armeestro Lucio Kornelio Sulao ĉirkaŭ la jaro 85 a.K.. La armeestro al siaj soldatoj disdonis multajn kultaĵojn kaj valorajn oferdonaĵojn. Tamen ankaŭ dum la epoko de la romia domino en Grekio la loko restis tre ŝatata, kiel atestas ekzemple teksto de la geografia verkisto Strabono. La romianoj rekonstruis la sanktejon, kaj precipe dum la 2-a jarcento post Kristo ekestis aparte multaj novaj templaj konstruaĵoj.

Fine de la 4-a jarcento ree okazis ampleksa detruiĝo. La gotoj neniigis grandajn partojn de la kultejo. Iuj partoj poste iom post iom rekonstruiĝis, sed aparte la impona amfiteatro dum multaj jarcentoj restis komplete kovrita sub ruinaĵoj kaj plantoj, kaj tial povis esti preskaŭ nedifektite esti elfosata dum la 19-a jarcento.

Kiam dum la 5-a jarcento amase disvastiĝis la kristanismo en la Romia kaj poste Bizanca Imperioj, la antikvaj kultejoj pli kaj pli perdis signifon. Tia evoluo ankaŭ koncernis la sanktejon de Epidaŭro. Dum la jaro 426 "oficiale" fermiĝis la sanktejo.

Aplikataj terapioj

Historiistoj imagas antikvan viziton de la Asklepio-sanktejo pli malpli tiel:

  1. kulta purigo en unu el la multnombraj fontanoj aŭ en la fontanodomo,
  2. dono de ofero al Apolono,
  3. dormado en la konstruaĵo Abaton, por en sonĝo mem ekscii de la dio Asklepio, kiu terapio por si mem estos la plej taŭga. Pli poste supozeble ankaŭ uziĝis hipnoto, por malkovri la plej bonan kuracan traktadon.
  4. interparolo kun sacerdoto pri la aplikenda terapio. Povis temi pri banadoj, senstreĉigaj terapioj, sed ankaŭ pri operaciojfarmaciaj traktadoj – aŭ pri kombino el tiuj grupoj de terapioj.
  5. Por la daŭro de al terapio la paciento loĝis en ĉambro de la gastodomo.
  6. Kiel grava parto de la terapio ĉiam konsideriĝis kulturaj ofertoj. Nelaste pro tio Epidaŭro disponis pri grandaj amfiteatro kaj biblioteko.

Ekde la 5-a jarcento antaŭ Kristo ĉiun kvaran jaron okazis ritaj sportaj, poste ankaŭ kulturaj, konkursoj en la sanktejo, kompareblaj al tiuj de Olimpio, Delfo, IsthmiaNemea, sed en iom malpli granda amplekso. La ludoj de Epidaŭro ĉiam okazis naŭ tagojn post tiuj en Isthmia.

Eksteraj ligiloj

greke greka prezenteto de Epidaŭro greke germanlingva artikolo pri la sanktejo

Koordinatoj: 37° 35' norde, 23° 04' oriente