Erzsébet Sekelj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet Sekelj
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1958 (1958-09-13) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Tibor Sekelj
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Erzsébet Sekelj, la tria de dekstre (apud Tereza Kapista, kvara de dekstre) inter kongresanoj, ĉefe el Balkanio, dum la 86-a SAT-kongreso en Madrido

Erzsébet Sekelj estas hungara bibliotekistino, naskita la 13an de septembo 1958. Ŝi en 1985 konatiĝis kun la esperantlingva ĵurnalisto kaj mondvojaĝisto Tibor Sekelj, tiam jam 73-jara, kaj fariĝis esperantistino. La paro kunvivis tri jarojn kaj geedziĝis en 1987 en Osijek. Ili kune vizitis tri Universalajn Kongresojn de Esperanto. Erszébet partoprenis en la redaktado de la vojvodina revuo VELO. Ili komune deziris kompili Esperanto-Serbokroatan vortaron, sed tion jam ili ne sukcesis fini.[1] En daŭrigo de la agado de sia edzo, Erzsébet Sekelj nun aktive membras en la Esperantlingva Verkista Asocio. En 2011, Societo Julio Baghy en redakto de Árpád Gazsi kaj Joszéf Baksa en Segedo eldonis lumdiskegon kun la titolo Rememoro - la vivo de Tibor Sekelj, en kiu - krom kolektoj de fotoj hungarlingva intervjuo kun Tibor Sekelj - spekteblas ampleksa esperantlingva intervjuo kun ŝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ sciigoj de Erzsébet Sekelj al Arno Lagrange, dokumentitaj en la artikolo pri Tibor Sekelj la 7-an de septembro 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]