Esĥilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esĥilo

Esĥilo (greke: Αισχύλος) (ĉ -525456 a.K.) estis teatra verkisto de Antikva Grekio, la pli maljuna el la famega triopo: Sofoklo estis generacieton pli juna, Eŭripido ankoraŭ pli juna. Esĥilo estas konsiderata la fondinto de tragedioj.

Biografio

Esĥilo estis naskita ĉ 525 a.Kr. en nobela familio en Eleŭziso, apud Ateno. Pli malpli 15jara li ĉeestis la unuan demokratian revolucion, kiu faris finon al la tiraneco. En 490 li kunbatalis ĉe Maratono kontraŭ la Persoj, kie unu lia frato batalpereis. Dek jarojn poste li ankaŭ partoprenis la decidigan mar-batalon ĉe Salamiso kontraŭ la Persa floto. Pri ĉi milito li verkis la tragedion Persoj (el 472); tio estas la unua verko lia, kiu konserviĝis.

Li mortis en 456 en la urbo Gelo, sur Sicilio, kien dum siaj lastaj jaroj ofte li vojaĝis por ankaŭ tie reĝisori siajn tragediojn. Lia epitafo, kiun supozeble li mem verkis, nur menciis, ke li batalis kontraŭ la Persoj, nenion dirante pri sia verkado.

Literatura agado

Lia literatura produktado estis grandega: inter 70 kaj 90 teatraĵoj. Dektri-foje li ricevis la unuan premion en la ĉiujara Dioniza festivalo en Ateno: unuafoje en 484. Ankaŭ post lia morto oni plu prezentadis liajn dramojn. Sed iom post iom Eŭripido fariĝis pli populara.

Literaturan portreton (aŭ karikaturon) pri ambaŭ oni renkontas en la komedio Ranoj de Aristofano, kies premiero estis mallonge post la morto de Eŭripido (pli ol 50 jarojn post tiu de Esĥilo).

Verkaro

El liaj multaj dramoj restas al ni nur sepopo. Tiujn oni kolektis siatempe en la biblioteko de Aleksandrio, kie oni kompilis kanonojn pri ĉiuj artoj kaj sciencoj. Al la kanono de dramo (aŭ tragedio) oni kalkulis Esĥilon, Sofoklon kaj Eŭripidon. Kaj de ĉiuj oni kompilis specialajn eldonojn de iliaj ĉefaj verkaĵoj. La cetero grandparte pereis.

Centra en lia verkaro estas la homo, kiu transpaŝas la leĝojn de la Dioj kaj per tio nocas al si mem kaj al siaj posteuloj. Precipe la trilogio Oresteia tion montras detaleme.

Esĥilo fondis la klasikan Atikan tragedion. En la origine religian dramon li enkondukis gravajn novaĵojn:

  • li enkondukis la duan aktoron (deŭteragonisto), kun kiu la unua (protagonisto) dialogas. En pli fruaj dramoj la dialogo okazis inter ĥoro kaj unu sola aktoro. La novigo ebligis veran agadon kun interfrapiĝoj de karakteroj. En siaj lastaj dramoj, Esĥilo enkondukis ankaŭ trian aktoron (tritagonisto)
  • malpliigo de la graveco de l' lirika parto; la rolo de la ĥoro iom malkreskis, kaj la agado inter la aktoroj, male, fariĝis unuaranga.
  • enkonduko de la trilogio: tri tragedioj pri komuna temo - kiel lia Oresteia.

Konserviĝis

  • Persoj (472)
  • Sep kontraŭ Tebo (467)
  • Petegantinoj (463?)
  • la trilogio Oresteia (458), konsistanta el:
    • Agamemno
    • Oferverŝantinoj
    • Bonaj Spiritoj (Eŭmenidaj)
  • Ligita Prometeo (?)

Prijuĝo

La verkaro de Esĥilo estas samtempe filozofia kaj plene drama. La ĝenerala tendenco estas jena: inter la muregoj de la urboŝtato (poliso) la homoj daŭre vivadas dramojn, en kiuj ili devus aktive partopreni. Ĉiu havas ja la propran respondecon. La primitiva, deorigina kredo je Fatalo, kiu disdonas la sorton al la homoj sen ties influo, estas kontraŭ-batalenda. La herooj (kaj heroinoj) de Esĥilo rezistas al tia antaŭdestino. Per ĉi tio li estis tute kongrua al la tendenco de l' - tiuepoke - ĵus moderna strebado al demokrata Ateno: preferi liberecojn kaj rajtojn de la libera individuo super kolektivaj aŭ ritaj respondecoj de antaŭaj epokoj.


En Esperanto aperis