Eschweiler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
Blazono de Eschweiler Mapo de Eschweiler en Germanio
Bazaj datenoj
Ŝtato: Germanio
Federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro: Kolonjo
Distrikto: urba regiono Aachen
Surfaco: 76,56 km²
Loĝantaro: 56 049 (fine de decembro 2022)
Ratio: 725 loĝantoj kvadratkilometre
Alteco: 260 m super la marnivelo
Poŝtkodo: 52249
Telefonindekso: + 49 (0) 24 03
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Situo: 50° 49' N
06° 17' E
Veturila indiko: AC
Adreso de la urbodomo: Stadtverwaltung
Rathausplatz 1
52249 Eschweiler
Oficiala retejo: www.eschweiler.de
Oficiala retadreso: info@eschweiler.de
Politiko
Urbestro: Rudi Bertram (ekde 1999, reelektita en 2004)

Eschweiler [EŜvajler] (Esperanto EŝvajleroEŝvilero, latine Ascvilare) estas mezgranda urbo en okcidenta Germanio ĉe la rivereto Inde, 15 km oriente de la Belga/Nederlanda landlimo. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 56 049 loĝantojn.

Ĝi disponas pri multaj sportejoj (i.a. 18-trua golfejo, glaciglitkurejo, artefarita lago Blausteinsee), administrejoj, ĉiunivelaj lernejoj kaj riĉa karboindustria historio: zinko, fero, karbo kaj lignito. Pluraj kasteloj kaj akvokasteloj. Ĝemelaj urboj: Wattrelos (norda Francio), Reigate & Banstead (suda Anglio). Ĝi estas unu el la plej grandaj karnavalocentroj de Rejnlando.

Historio

Unuafoje dokumentmenciita en 828. Urbaj rajtoj laŭ franca leĝo en 1800 kaj laŭ prusa leĝo en 1858.

lago Blausteinsee

Personoj kun rilatoj al Eŝvajlero

Esperantistoj de Eŝvajlero

En 1984, 1986 kaj 2000 tie okazis Trilanda Renkontiĝo de ka kunlaboriga organizaĵo Senlime.

Mencio en PMEG

§ 9.1.6: Eŝvajlero situas en meza Rejnlando en Germanujo en meza Eŭropo.

Ŝablono:LigoLeginda