Esperantaj idiotismoj
Jen idiotismoj en Esperanto:
- akuzativulo
- freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo
- bonan tageron! ("Bonan tag-er-on")
- ŝerce uzata en la retaj babilejoj, kie la horoj ĉe la uzantoj povas ege varii
- dis kaj mis
- duspesmila argumento
- nevalora argumento
- el ies vidpunkto
- laŭ ies opinio, laŭ ies maniero koncepti la mondon : "El mia vidpunkto, la kirgiza estas stranga lingvo"
- en enormaj kvantoj
- multe
- enpakiĝu kaj foriĝu!
- foriru!
- fajfi pri io
- ne zorgi pri io (germana idiotismo)
- forbatu la fekon!
- trinku! (germana idiotismo, maldelikata/ofendema)
- forfikiĝu!
- foriru! (el la angla, maldelikata/ofendema)
- freŝbakito
- komencanto (germana idiotismo)
- ĝis!
- ĝis revido !
- ĝis la nokto-nokto-fin'
- dum la tuta nokto, ege longe; laŭ kantoteksto de Esperanto Desperado
- ĝisoste/a, ĝisostulo
- Tre fervore/a; persono, kiu laŭ sia konvinko persiste agemas strebas kaj ne cedas, ofte kun konservativa aŭ dogmema tendenco, pri ĝi oni diras: "Li/Ŝi estas ĝisosta Esperantist(in)o!"
- Kvazaŭ prototipo de ĝisostulo estis rigardata de multaj Théophile Cart.
- Idista historio
- esperanta blago mokanta la idistojn.
- Tranĉi la kapon de iu
- Altigi la prezon de io.[mankas fonto]
- jam temp' está
- Jam estas tempo! Ni komencu! Ni iru! ktp. (La frazo venas de Pra-Esperanto)
- je la barbo de Bofronto!
- sakraĵo (Beaufront estis kunkreanto de Ido kaj komplotinto kontraŭ Zamenhof)
- kaj la akuzativon!
- sarkasma diro post longa listo de substantivoj esprimitaj senakuzative: "Ni bezonas paco! saneco! vivo! interkompreno!" "Kaj la akuzativon!"
- kiamas?
- kiam estos ?
- kielvifartasulo
- ulo kapablas diri nur la frazon "Kiel vi fartas?" (= eterna komencanto)
- kiomas?
- kioma horo estas?
- kompreneble!
- esprimas konsenton.
- krokodili
- en Esperanta medio paroli en lingvo alia ol Esperanto, kiu estas la gepatra lingvo de ĉiuj ĉeestantoj.
- malĉasti
- seksumi (= fari malĉastan agon)
- malĉu
- ĉu ne; ofte uzata kiel ŝerca demando, "Ĉu aŭ malĉu?"
- maltrinkejo
- necesejo
- maltrinki
- urini
- ne povi ne
- devi, esti obsedata pri io; "Mi ne povas ne admiri vin!" = "Admiri vin obsedas min"/"Mi admiregas vin"
- Ni fosu nian sulkon
- ni faru nian laboron sen nervoziĝi pro kritikoj kaj cirkonstancoj (citaĵo de Théophile Cart)
- povus esti simple ...(sed estas ne)
- ironia komento laŭ kantoteksto de Persone
- salaton!
- saluton! (ŝerce uzata, precipe inter vegetaranoj kaj veganoj)
- saluĝis!
- (de saluton kaj ĝis la revido) ŝerce uzata en la retaj babilejoj, kiam oni aliĝas babilejon, kaj tuj foriras
- sciuri (laŭvorte "agi kiel sciuro")
- kolekti amikojn multope, same kiel sciuroj kolektas sian manĝaĵon
- sciuro
- persono kiu sciuras
- sed tute ne gravas
- ironia komento laŭ kantoteksto de Amplifiki
- surfeku!
- tute ne gravas (germanismo)
- talpo
- tro fervora Esperanto-aganto, kiu fuŝas pro miopeco
- ne tra-fiku tro fekan fakul(in)on!
- ?? (maldelikata/ofendema)
- veni al iu en la kapon
- ekhavi ideon ; "venis al mi en la kapon kisi ŝin"
- volapukaĵo
- io stulta aŭ nekomprenebla (priŝerco de la konkursinta lingvo Volapuko) ; "estas por mi volapukaĵo" inter aliaj ebloj = "mi tute ne komprenas tion"
Vidu ankaŭ
- Ilustrita frazeologio (2004, libro de Sabine Fiedler)
- Vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto (2008, libro de Aleksandro S. Melnikov)
- Esperanto - lingvo de kulturo kaj personeco (2007, libro de Aleksandro S. Melnikov)