Estona Reforma Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estona Reforma Partio
Eesti Reformierakond
emblemo
flago
partio
Komenco 18-a de novembro 1994 vd
Lando(j) Estonio vd
Sidejo Tõnismäe
Ideologio

klasika liberalismo • Konservativa liberalismoporeŭropismo

Fondinto(j) Siim Kallas vd
Ĉefestro(j) Kaja KallasAndrus Ansip • Taavi Rõivas • Hanno Pevkur • Siim Kallas vd
Membro de Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo political party
vdr

La Estona Reforma Partio (en la estona lingvo Eesti Reformierakond, mallonge RE) estas klasike liberala politika partio, kiu laŭ sia nomo organiziĝas en Estonio. La nuna partia prezidanto ekde 2018 estas Kaja Kallas, post Andrus Ansip (2005-2014) kaj Siim Kallas (1994-2004), ĉiuj tri ĉefministroj de Estonio.

La Estona Reforma Partio estas la plej konsekvence ekonomi-liberala partio en Eŭropo. Ĝi postulas drastajn malaltigojn de pluraj impostoj kaj kontraŭas la ĝeneralan devon de junaj viraj civitanoj je militservo.

Siim Kallas

La 13-an de novembro 1994 la partio fondiĝis de la nacia kaj eŭropa politikisto kaj ekonomikisto Siim Kallas, kiu tiam estis la prezidanto de la nacia banko de Estonio kaj la "patro de la nacia valuto estona krono". Dum la parlamentaj balotoj de 1995 la nova partio atingis 16,2 procentoj da voĉoj kaj gajnis 19 el la 101 parlamentaj seĝoj. Per tiu rezulto ĝi tuj estis la dua plej forta partio post la social-liberala Estona Koalicia Partio.

La Estona Reforma Partio post ŝanĝo de la registaro dum novembro 1995 kun tiu plej forta partio formis registaran koalicion sub la gvido de Tiit Vähi, kaj Siim Kallas iĝis ministro pri eksteraj rilatoj. Jaron pli poste la koalicio disrompiĝis kaj la RE iĝis opozicia partio. Dum la jaro 1999 la partio, post denove bona rezulto de la parlamentaj balotoj (15,9 %; 18 seĝoj) denove formis koalicion, ĉi-foje kun la partio Patria Unio (Isamaaliit) kaj la Popola Partio - La Moderuloj (la hodiaŭa Estona Socialdemokratia Partio sub Mart Laar. Post la disrompiĝo de tiu koalicio Siim Kallas mem elektiĝis ĉefministro, kaj en lia registaro membris krom ER ankaŭ la Estona Centra Partio. La por-eŭropa politiko de Siim Kallas plaĉis al multaj voĉdonantoj, kaj dum la parlamentaj balotoj la partio iom altigis siajn voĉojn ĝis 17,7 procentoj, tial ke la partio denove sendis 19 parlamentanojn en la nacian parlamenton Riigikogu. La Reforma Partio daŭre estis registara partio, sed la ĉefministro nun iĝis Juhan Parts de la partio Res Publica (krome en la registara koalicio partoprenis la partio Rahvaliit (Popola Unio), maldekstre konservativa agrikultura partio. Dum 2004 Siim Kallas iĝis komisaro en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidas la Eŭropan Unio inter 2004 kaj 2009. Lian postenon de partia prezidanto transprenis Andrus Ansip, la populara urbestro de Tartu. Post la demisio de ĉefministro Juhan Parts ankaŭ lia partio Res Publica forlasis la registaron. Nova ĉefministro iĝis Andrus Ansip, li denove prenis la Centran Partion en la registaron.

Dum la parlamentaj elektoj de marto 2007 la RE sukcesis tre altigi siajn voĉojn: ĝi elektiĝis per 27,8 procentoj de la voĉdonantoj kaj tiam disponis pri 31 parlamentaj seĝoj. Laŭ la lastaj parlamentaj elektoj de 2023, la dua elekto gajnita sub gvido de Kaja Kallas, la partio ankoraŭfoje altigis siajn voĉojn kaj sekve parlamentajn seĝojn: nun ĝi disponas pri 38 el la sume 101 seĝoj.

La Estona Reforma Partio estas membro de la Liberala Internacio kaj de la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio. La partiaj koloroj estas bluo kaj flavo.