Eugene Parker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Profesoro Eugene Parker

P-ro Eugene Newman PARKER (Naskiĝis 10-an de junio 1927) estas usona astrofizikisto fakulo pri Suno.

Lerninta en la Universitato de la ŝtato Miĉigano kaj en Kalifornia Instituto de Teknologio, li disvolvigas teorion pri la suna vento en la 1950-aj jaroj, kaj antaŭvidas la spiralan formon de la suna magneta kampo en la Sunsistemo.

En 1987, li proponis, ke la suna korono estus varmigata far de multnombraj (relative) malgrandaj sunaj erupcioj kiuj okazus ĉie sur la suna surfaco.

En 1967 li estas elektita al la National Academy of Sciences, pasis kvar jarojn en Universitato de Utaho kaj, komence de 2005 li estas ĉiam aktiva esploranto en Universitato de Ĉikago.

Lia laboro kreskigis la konojn pri la suna vento, la efikoj de magnetaj kampoj sur la heliosfero, la malsimpla interago inter la magnetaj kampoj de Tero kaj Suno,

Li verkis ankaŭ pri la danĝeroj de kosmaj radiadoj kontraŭ la estontaj kosmaj vojaĝantoj.

La asteroido 11756 Geneparker estis nomita en lia honoro.

Premioj

Li ricevis

Eksteraj ligiloj

grekePri Eugene N. Parker (angla) grekeKelkaj vortoj pri Eugene Parker (franca)