Fabara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fabara
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50793
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 065  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 0° 10′ O (mapo)41.17794260.16761030000001Koordinatoj: 41° 11′ N, 0° 10′ O (mapo) [+]
Alto 240 m [+]
Areo 101,633126 km² (1 016 3.3 126 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fabara (Provinco Zaragozo)
Fabara (Provinco Zaragozo)
DEC
Fabara
Fabara
Situo de Fabara
Fabara (Hispanio)
Fabara (Hispanio)
DEC
Fabara
Fabara
Situo de Fabara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fabara [+]
vdr

Fabara [faBAra] (Favara en kataluna) estas municipo de Hispanio, en la orienta parto de la komarko Bajo Aragón-Caspe kies ĉefurbo estas Caspe. Ĝi estas en la sudoriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu el kvar municipoj de la komarko, kiuj okupas la orientan duonon de la komarko kaj estas ene de la Aragona Strio, tio estas areo de Aragono kie estas tradicie parolantoj de la kataluna lingvo, fakte ĝi estas la dua plej nordorienta el la kvar, dum la aliaj tri estas Nonaspe, Maella kaj Fayón.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fabara estas municipa teritorio en la orienta parto de la komarko Bajo Aragón-Caspe, kie ĝi okupas teritorion norde de tiu de Maella kaj sude de tiu de Nonaspe. La areo estas tute sur la dekstra bordo de la rivero Matarraña.

La loĝloko Fabara mem estas je 127 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je nur 86 km de Ilerdo, je 121 km de Taragono (ambaŭ provincaj ĉefurboj en Katalunio, kaj je 29 km de Caspe, la komarka ĉefurbo, tute ĉe la rivero Matarraña. Ĝi estas sur 240 msm. La loĝloko mem estas konektita inter apudaj Nonaspe nordoriente kaj Maella sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ujo de Malfrua Bronzepoko, konata kiel "Vaso prehistórico de Fabara", trovita en Roquizal del Rullo (M.A.N., Madrido).

Estis loĝado jam de Epipaleolitiko ekde la jaro 5 000 a.n.e. El Roquizal del Rullo, ene de la municipa teritorio de Fabara, estas konsiderita la kuŝejo de la Ferepoko plej grava de Aragono. Atestilo de la romiigo de la areo, la loko konservas unu de la plej bonkvalitaj ekzemploj de funebra arkitekturo de la Romia Imperio, nome la maŭzoleo de Lucio Emilio Lupo, aŭ maŭzoleo de Fabara, deklarita nacia monumento en 1931, konata surloke kiel "caseta dels moros" (dometo de la maŭroj).

La loknomo Fabara montras berberajn radikojn (tribo de haŭara), aperis por la unua fojo en la 13-a jarcento, kio sugestas, ke la aktuala setlejo kreiĝis je la alveno de la islamanoj al Iberio el 711. La teritorio de Fabara estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. La loknomo Fabara devenas de la araba حوارة, ḤAWWÃRA, nome berbera tribo,[1] aŭ de فوارة, FAWWÃRA, "abunda fonto".[2] Post la konkero el islamanoj parto de la lokanoj estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj. Ilia forpelo en 1610 okazigis demografian kaj ekonomian krizon. Dum la Mezepoko la loko apartenis ĝis 1428 al la Ordeno de Kalatravo de Alcañiz.

Fabara demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en Fabara oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 088 loĝantoj (2022) pro malproksimeco el la regiona ĉefurbo kaj malfacilo de komunikado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (45,30% de laboristaro), brutobredado, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vizitindaĵoj estas la arkeologia kuŝejo de Roquizal del Rullo (Lo Roquissal del Rullo): restaĵoj de ibera setlejo je 4 km de la urba kerno ĉe kruciĝo de La Vall dels Tolls kun la rivero Algars, la romia maŭzoleo de Lucio Emilio Lupo (en la foto de la tabelo), la urbodomo konstruita sur parto de la palaco de la Princino de Belmonte, la preĝejo de Sankta Johano Baptista (13a-14a jarcentoj) de stilo mediteranea gotiko, la ermitejo de Sankta Barbara kaj unikaj panoramoj, ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giménez Resano, Gaudioso (1991). «Toponimia árabe de Aragón». I curso sobre lengua y literatura en Aragón (Edad Media).
  2. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cabré, J., Excavaciones en el Roquizal del Rullo, término de Fabara, provincia de Zaragoza, dirigidas por don Lorenzo Perez Temprado, Madrid, 1929.
  • Melguizo Aísa, Salvador, Mausoleo de Fabara, Zaragoza, Prames, 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]