Fajrstrigo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Otus flammeolus (Kaup, 1853) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
EN
|
||||||||||||||
La Fajrstrigo (Otus flammeolus) estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.
Enhavo |
Disvastiĝo [redakti]
Ĝi reproduktiĝas el suda Brita Kolumbio kaj okcidenta Usono al centra Meksikio. Malkiel multaj strigoj, tiuj estas migrantaj, forirante el Nordameriko aŭtune. Vintre, ili troviĝas en norda Centrameriko, el suda Meksikio al Gvatemalo kaj Salvadoro.
Aspekto [redakti]
La Fajrstrigo estas simila laŭ grando al la Okcidenta kriĉostrigo sed ĝi ne havas grandajn oreltufojn kaj havas grandegajn malhelajn okulojn en malgranda vizaĝa disko kun nigra beko inter plumetoj kaj diferencan voĉon (sed havas etajn oreltufojn kiuj estas iom videblaj). La Koboldostrigo kaj la Nana strigo estas pli malgrandaj. Ili estas noktemaj, predantaj strigo ĉirkaŭ 15 cm longa kun enverguro de 36 cm. La voĉo estas serio de relative profondaj solaj aŭ duoblaj hutoj.
Kutimoj [redakti]
La Fajrstrigo nestumas en arbotruoj kaj havas 3 aŭ 4 idojn post kovado de 26 tagoj. La habitato por reproduktado en okcidenta Usono asociiĝas kun matura, malferma habitato de ponderosa pino. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ musojn kaj aliajn etajn predojn.
Referencoj [redakti]
- BirdLife International (2004). Megascops flammeolus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne minacata
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Handbook of the Birds of the World Vol 5, Josep del Hoyo eldonisto, ISBN 84-87334-25-3
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6
Eksteraj ligiloj [redakti]
- USGS Identigiloj
- fotaro; RangeMap & synopsis InfoNatura NatureServe
- Fotaro de fajrstrigo - VIREO
- Foto-Alta Res; Artikolo & resumo - Fotaro
