Faro (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Faro
Blazono de Faro
Municipo Faro en Portugalio

Faro [faru] estas ĉefa grandurbo, sidejo de municipo, havenurbo kaj samtempe universitata urbo en regiono Algarve en suda Portugalio laŭ golfo de Atlantika Oceano.

Bazaj informoj

Katedralo de Faro
Preĝejo de Faro
Statuo de Alfonso la 3-a en Faro

Historio

La marbordo estis loĝata jam dum la paleolitiko. La konataj praloĝantoj estis en nomata loko Ossonoba la romianoj kaj visigotoj. La lastaj havis tie episkopejon. En la 8-a jarcento regado de maŭroj okazis. Post jarcento la komunumo iĝis sidejo de princlando, tial ĝi havis ringan remparon. Tiu loko tiam nomiĝis Santa Maria, poste Harun pri islama estro. Alfonso la 3-a okupis la urbon en 1249 kaj komenciĝis la portugala erao. Ekde 1755 Faro reprenis sidejon de la regiono.

Trafiko

Faro havas internacian flughavenon, fervojon kaj havenon.

Vizitindaĵoj

Ĝemelurboj

Strato malnova en Faro