FedEx

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

FedEx aŭ pli ĝuste FedEx Corporation (antaŭe Federal Express) estas tutmonde laboranta usona transporta kaj loĝistika entrepreno.

Akcidentoj [redakti]

Lundon, la 23-an de marto 2009 kraŝis la transportaviadilo N526FE de tipo McDonnell Douglas MD-11, kiu venis el Kantono, Ĉinujo, dum la surteriĝo sur la japana flughaveno Narita (Tokio).

Kontrolkameraoj montris, ke la aviadilo unue malmole tuŝis la teron per la ĉefa radaro kaj resaltis en la aeron. Poste tuŝis la malantaŭa radaro, paneis kaj ekflamiĝis.

Laŭ unuaj opinioj uragansimilaj mallongegaj ventoj kun rapideco ĝis 72 km hore povus esti la kaŭzo de la kraŝo. Dum la akcidento mortis la du pilotoj.[1]

Referencoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]