Fehren

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fehren
Blazono de Fehren
Blazono de Fehren
 Fehren
Fehren
Kantono Soloturno
Distrikto Thierstein
Koordinatoj  47°23′46″N 7°34′49″O  /  47.39611°N, 7.58028°O / 47.39611; 7.58028 (Fehren)Koordinatoj: 47°23′46″N 7°34′49″O  /  47.39611°N, 7.58028°O / 47.39611; 7.58028 (Fehren)
Nombro de enloĝantoj 616
Areo 1,50 km²
Alteco 587 m super marnivelo
Poŝtkodo 4232
Komunumkodo 2616
Mapo de Fehren
Mapo de Fehren

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Fehren estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 616 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

[redakti] Geografio

Fehren situas oriente de la Baseno de Laufen ĉe la norda deklivo de Mettenberg, kiu apartenas al Soloturna Ĵuraso. La komunumo konsistas el la ĉefvilaĝo kaj la setlejoj Lämmlismatt en nordo, Bachtelen en nordoriento, Bölschberg en sudoriento kaj Stütz en sudokcidento. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,50 km², de kiuj 30% estas kovritaj de arbaro, 56% servas pro agrikulturo kaj 13% por setlado.

[redakti] Najbaraj komunumoj

La komunumo Fehren limas en nordo al Breitenbach, en nordoriento al Nunningen, en oriento al Zullwil, en sudo al Meltingen, kaj en okcidento al Büsserach.

[redakti] Trafiko

Tra Fehren pasas la kantona vojo ĉefvojo n-ro 267 (de Laufen tra Breitenbach al Liestal). Per poŝtaŭtolino laŭlonge de tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

[redakti] Vidindaĵoj

La ĉefa rekonilo kaj vidindaĵo de Fehren estas la katolika preĝejo Sankta Otilia, kiu estis konstruita en la jaro 1967. En la jaro 1902 Fehren ricevis de la konsilio de Soloturno la permeson konstrui modestan kapelon, kiu estis dediĉita al Sankta Otilia. En la jaro 1936 Fehren ricevis kiel donaco relikvion de la sanktulino kaj estiĝis deziro konstrui novan preĝejon, kio realiĝis fine en la 1960-aj jaroj.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Fehren datiĝas el la jaro 1371 kiel Hofe in Ferren. Dum mezepoko Fehren estis parto de la Senjorujo Gilgenberg, kiu apartenis al la nobelbaronoj de Ramstein. En la jaro 1527 ĝis fariĝis havaĵo de Soloturno, kaj estis atribuita al la voktejo Thierstein. Ĝis en la 18-a jarcento Fehren estis parto de la komunumo Breitenbach, en la jaro 1789 ĝi disiĝis de Breitenbach kaj fariĝis propra komunumo. [1]

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Lukas Schenker: Fehren en Historia Leksikono de Svislando (2005-10-25)

[redakti] Eksteraj Ligiloj

[redakti] Bildoj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj