Ferdinand Schubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ferdinand Schubert, litografio de Josef Kriehuber proksimume 1850

Ferdinand Schubert (naskiĝinta la 18-an de oktobro 1794 en Vieno; mortinta la 26-an de februaro 1859 samurbe) estis aŭstra komponisto kaj frato de Franz Schubert. Li ankaŭ konceptis la tombŝtonon por la tombo de Ludwig van Beethoven.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ferdinand Lukas Schubert estis austra instruisto, orgenisto kaj komponisto, kiu diskoniĝis malpli pro siaj propraj komponaĵoj sed pro sia graveco je la transdonado de la verkaro de sia pli juna frato Franz Schubert. Sian muzikan edukadon pri piano kaj violono li ricevis komence de sia patro Franz Theodor Schubert kaj sia pli aĝa frato Ignaz, pli malfrue de Michael Hölzer kaj finfine de la publika instruisto de la blovmuzikistaro de St. Anna, Joseph Drechsler. En sia Autobiographischen Skizze li atribuis sian ceteran muzikan edukadon „al la interrilato kun sia frato Franz“.

Ekde 1810 Schubert laboris kiel orgenisto ĉe la paroka preĝejo je Lichtental, ankoraŭ paralele al sia laboro kiel helpinstruisto en orfejo en Vieno, kiun li samjare komencis. Kvar jarojn poste (1816) li estis tie dungita kiel vera instruisto. En 1816 li geedziĝis kun Anna Schüler. En la sama jaro li unuan fojon prezentis la Germanan Solenomeson (Deutsches Requiem D 621), kiun estis komponinta Franz Schubert, kiel sia propra verko.

En 1820 Ferdinand Schubert fariĝis instruisto kaj ĥorestro en Altlerchenfeld (nuna kvartalo de Vieno), ricevis tamen du jarojn pli malfrue (1824) postenon kiel instruisto de la dugrada elementlernejo ĉe St. Anna, kie li ankaŭ fariĝis en 1829 ĉefreprezentanto de la Muzikasocio St. Anna. Post kiam lia unua edzino estis mortinta, Schubert geedziĝis en 1832 kun Therese Spazierer. El liaj du geedzecoj devenis entute 29 gefiloj, el kiuj tamen nur 12 supervivis. Lia nomumado kiel membro de la Komitato de la Societaj Koncertoj okazis en 1834, kaj nur kvar jarojn pli malfrue (1838) li kromprofesie instruis orgenludon ĉe la konservatorio. Ĉar li en fakulaj rondoj estis admirata pro sia eminenta laboro kiel lernejkonsilisto, li ektenis en 1851 la postenon de direktoro ĉe dugrada elementlernejo ĉe St. Anna.

Ferdinand Lukas Schubert konservis konsiderindan parton de la postlasaĵo de sia frato Franz kaj pretigis krome kopiojn de ties verkoj. Escepte la operojn, mesojn kaj simfoniojn rigardatajn kiel nevendeblajn li ofertis en 1828 al komponisto kaj eldonisto Anton Diabelli multajn manskribaĵojn de sia frato, el kiuj la lidoj aperis kiel „postlasitaj muzikaj poeziaĵoj“ inter 1830 kaj 1850. Krome li verkis multajn pedagogiajn traktaĵojn same kiel aron da ekleziaj komponaĵoj kaj pli malgrandaj pecoj por la lerneja uzo, uzis foje tamen ankaŭ verkojn de sia frato (ekzemple Hirtenmesse op. 13, Kyrie D 45) aŭ eĉ presigis ilin je propra nomo, kiel ekzemple la Deutsche Trauermesse op. 2 kaj la Salve Regina op. 12, instrumentita de li.

Kvankam Schubert dum sia tuta vivo pene klopodis perlabori, lia familio vivis en malbonaj ekonomiaj cirkonstancoj, tiel ke post lia morto aperis „alvokoj por subtenado de liaj postlasitoj“[1].

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. MGG, volumo 12, p.106.

Muzikaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hirtenmesse, opus 13
  • Salve Regina, opus 12
  • Meso F-maĵora (1830), opus 10
  • Filiae Regum
  • Regina Coeli
  • Rekviemo op. 9

Pedagogiaj traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Der kleine, fleißige Kopfrechner. Ein Geschenk für Kinder, welche das Rechnen nicht zu vergessen […] wünschen. Wien, gedruckt bey Georg Überreuter, 1829. (faksimila eldono Vieno 1976, postparolo de Hansjörg Krug)
  • Der kleine Geograph. Vieno 1833.
  • Kleiner Feldmesser, oder erster Unterricht in der Geometrie. 2-a eldono Vieno 1836.
  • Kurzgefaßte Darstellung des österr. Kaiserstaates. Zum Gebrauche für die Jugend. 5-a, plibonigita eldono de "kleiner Oesterreichers". Vieno 1853.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alexander Weinmann: Ferdinand Schubert. Eine Untersuchung (=Beiträge zur Geschichte des Alt-Wiener Musikverlages. Reihe 1, Komponisten, Bd. 4), Vieno 1986
  • Ernst Hilmar: Ferdinand Schuberts Skizze zu einer Autobiographie, en: Schubert-Studien, Vieno 1978, p. 86–117.
  • Martha Böhm-Schubert: Ferdinand Schubert und das Schulwesen. Ferdinand Schubert’s Nachkommen. 400 Jahre Familienchronik. Franz Schuberts Bruder, volumoj 1-4, Vieno 1998–2001
  • Irmtraud Löwy:Ferdinand Schuberts Kompositionen für Kinderstimmen im historischen Zusammenhang seiner Zeit, Vieno 2002
  • T. G. Waidelich:Ferdinand Schubert (1794–1859) und seine Überlieferung innerfamiliärer Korrespondenzen, en: Michael Kube (eld.): Schubert und die Nachwelt (=1. internationale Arbeitstagung zur Schubert-Rezeption Wien 2003; Kongreßbericht), Munĥeno/Salcburgo 2007, p. 251–269.
  • Stanley Sadie/John Tyrrell: The new Grove Dictionary of Music and Musicians, 2-a eldono, vol. 22, Londono 2002, p. 655.
  • Werner Felix: Musikgeschichte – Ein Grundriß, 1-a parto, Eldonejo VEB Deutscher Verlag für Musik, Lepsiko 1984, p. 454.
  • Peter Gülke: Franz Schubert und seine Zeit, Eldonejo Laaber, Regensburg 1991, p. 17, 44 sekv.
  • Ludwig Finscher: MGG – Die Musik in Geschichte und Gegenwart, nova eldono, vol. 15, Stuttgart 2005, p. 74-75
  • Friedrich Blume: MGG – Die Musik in Geschichte und Gegenwart, vol. 12, Nördlingen 1989, p. 105-106

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]