Ferenc Boján

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Boján
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1946 (1946-01-14)
en Kunmadaras
Morto 28-an de februaro 1997 (1997-02-28) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto
vdr

Ferenc Boján, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Boján Ferenc estis hungara kuracisto, altlerneja instruisto.

Ferenc Boján[1][2][3] naskiĝis la  14-an de januaro 1946(nun 1946-01-14) en Kunmadaras, li mortis la 28-an de februaro 1997 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Boján maturiĝis en gimnazio en Karcag en 1964, poste li akiris an diplomon en Medicina Universitato de Debrecen en 1970. Post la diplomo li estis praktikanto en la universitata kliniko 3 jarojn, inter 1973–1977 en la universitata instituto li estis asistanto, inter 1977–1981 lektoro, inter 1981–1989 docento, pli poste same docento kaj institutestro en alia instituto (1989–1993), en la sekvaj jaroj li jam estis profesoro, dum li estis estis lenejestro en 1994. Intertempe li altigis sian diplomon kun laboratoriaj scioj en 1974, post 2 jaroj li akiris plian diplomon pri socialismo. Inter 1994–1997 li estis gastoprofesoro en 2 universitatoj en Iovao. Pli frue li kandidatiĝis (CSc) en 1979, li doktoriĝis (DSc) en 1994 antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Li okupiĝis pri riskfaktoroj de la kanceraj malsanoj kaj ekzamenis karakterizaĵojn de la antaŭtempa morto de la hungara loĝantaro. En 1968 li edziĝis, lia edzino naskis 2 filojn en 1969 kaj 1973. Li ricevis premiojn inter 1970-1991 (la lasta estis franca), sed bedaŭrinde li mortis frue pro aŭtoakcidento.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A macrophagok szerepe a tumorellenes reisztenciában. (1976)
  • Útmutató a közegészségtani és járványtani laboratóriumi gyakorlatok elvégzéséhez. (studenta lernolibro, 1984)
  • A magyar lakosság idő előtti elhalálozásának egyes kérdései az 1980-as években. (disertaĵo, 1993)
  • Teljesítménymérési és minőségellenőrzési módszerek a fekvőbeteg ellátásban. (kunaŭtoro, 1994, talaborita en la sekva jaro)
  • Demográfiai és epidemiológiai módszerek a népegészségügyben. (kunaŭtoro, 1996)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo fondita en 2008

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.