Ferenc Dobó (libroeldonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Dobó
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1886 (1886-04-19)
en Karaĉin
Morto 1-an de marto 1965 (1965-03-01) (78-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj hungararusa
Ŝtataneco HungarioRumanio
Familio
Frat(in)o Júlia Szegő
Okupo
Okupo tradukisto
vdr

DOBÓ Ferenc [dobo:] estis rumania hungara juristo, redaktoro, tradukisto. Li naskiĝis en Karácsfalva (hodiaŭ Ukraino) la 19-an de aprilo 1886 kaj mortinta en Kluĵo la 1-an de marto 1965. Li estis la pli aĝa frato de Júlia Szegő.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Dobó pristudis juron en Nagyvárad, Berlino kaj Budapeŝto, kie li doktoriĝis en 1908. Li redaktis la fakrevuon Magyar Jogász, en la 1920-aj jaroj li estis redaktoro de Ellenzék. Li eldonis purlingvan bibliografian gazeton titolitan Ex-Libris (1925-39). Okaze de la centjaro de naskiĝo de Imre Madách li eldonis la ĉefverkon de aŭtoro (La Tragedio de l' Homo) kiel miniaturlibro . Li partoprenis la establon de revuo Korunk. En kadro de firmao Lepage kiel librokomercisto kaj libroeldonisto li havis gravan rolon en la disvolviĝo de moderna publikkulturado. Kune kun Gábor Gaál kaj Jenő Szentimrei li eldonis memstran libroserion por diskonigi la malpli konatajn aŭ forgesitajn verkojn de la hungara literaturo.

Fonto[redakti | redakti fonton]