Ferenc Juhász (poeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc JUHÁSZ [juhAs], hungare Juhász Ferenc estas hungara poeto. Lia frato estis Gyula Juhász (historiisto).

Ferenc Juhász naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1928 en la tiama vilaĝo Bia, kiu nun estas parto de Biatorbágy.

Biografio

Ferenc Juhász frekventis lernejon loke, mezlernejon en Bicske, universitaton (nur parte) en Budapeŝto. En 1948 li edziĝis kaj laboris, kiel simpla laboristo. La debuta poemlibro aperis en 1949 kaj li laboris en eldonejo, kiel komunisto ĝis 1956. En 1960 li vojaĝis al Anglio kaj Parizo, kie li renkontiĝis kun rifuĝintaj hungaraj literaturistoj. Ankaŭ poste li vojaĝis al Sovetunio, Vieno, Parizo, Zagrebo, Kubo, Svedio, Usono, ktp. Longe li estis ĉefredaktoro de revuo, dume lia sanstato ne estas bona. Li edziĝis en 1978. Nuntempe li vivas malriĉa. Li ricevis premion Kossuth en 1951 kaj 1973, krome ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (elekto)

  • Szárnyas csikó (Flugila ĉevalido), poemoj, 1949
  • Új versek (Novaj poemoj), 1951
  • Harc a fehér báránnyal (Bataloj kun la blanka ŝafido), poemoj, 1965
  • A halottak királya (Reĝo de la mortintoj), poemoj, 1971
  • Remény a halálig (Espero ĝis la morto), poemoj, 1983
  • A gyermekkor csontváza (Skeleto de la infanaĝo), poemoj 2010
  • resume 45 poemlibroj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio