Ferenc Rajna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Rajna
Ferenc Rajna en 1900
Ferenc Rajna en 1900
Persona informo
Naskonomo Reiner Ferenc
Naskiĝo 28-an de januaro 1861 (1861-01-28)
en Solt
Morto 21-an de aprilo 1933 (1933-04-21) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo ĵurnalistoteatrestro
vdr

Ferenc Rajna, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajna Ferenc estis hungara ĵurnalisto, kritikisto, scenaristo, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Reiner ĝis 1900.

Ferenc Reiner[1] naskiĝis la 28-an de januaro 1861 en Solt, li mortis la 21-an de aprilo 1933 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Rajna devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejojn en Budapeŝto kaj Vieno, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1833 li estis ĵurnalisto en Budapeŝto, baldaŭ redaktoro, pli poste kritikisto en pluraj gazetoj. En la teatra jaro 1900 li estis teatrestro de Teatro Magyar. Li multe tradukis teatraĵojn, eĉ li verkis tekstojn de operetoj. Li kreis la unuan hungaran teatran revuon. Li edziĝis en 1911.

Liaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A milliomos nő (opereto kun muziko de Szidor Bátor, 1887)
  • Karl Millöcker: Boszorkányvár (tradukaĵo, 1890)
  • Robert Planquette: A garasos kisasszony (tradukita opereto, 1898)
  • Asszonyregiment (muzika komedio kun muziko de Vilmos Rosenzweig, 1899)
  • Émile Zola: Raquin Teréz (tradukaĵo, 1903)
  • A hajdúk hadnagya (opereto, 1904)
  • Ex-lex (teatra revuo kun poemoj de Jenő Heltai, 1905, prezentita pli ol 100-foje)
  • Rab Mátyás (muzika komedio kun muziko de Károly Czobor, 1906)
  • Táncos huszárok (opereto kun muziko de Albert Szirmai, 1910)
  • Szépasszony kocsisa (opereto kun muziko de Károly Czobor, 1923, prezentita pli ol 100-foje)

Lia volumo[redakti | redakti fonton]

  • Budapester Theater Dekameron I-II. (biografioj, 1925)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]