Ferenc Ronkay
Ferenc Ronkay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1912 en Banská Štiavnica |
Morto | 6-an de majo 1979 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero |
Ferenc Ronkay [ronkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ronkay Ferenc estis hungara inĝeniero, profesoro.
Ferenc Ronkay [1] naskiĝis la 26-an de marto 1912 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 6-an de majo 1979 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferenc Ronkay akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1935. Post siaj studoj li laboris en Elektra Uzino en Budapeŝto, kie li okupiĝis pri energioproduktado kaj distribuado. Li partoprenis ankaŭ en konstruado de elektrejo ĉe Mátra. Post jaroj li laboris en esplora instituto, poste en Elektra Trusto. Lia plej granda ago estis kreo de elektra kunlaboro inter Hungario, Ĉeĥoslovakio, Pollando kaj Orienta Germanio. Li ankaŭ instruis 2 jardekojn en la menciita universitato kiel titulara profesoro.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Országos transzformátor-állomások és erőművek tervezése (1953)
- Kooperációs rendszerek szabályozása (1965)
- Erőművek villamosberendezése (1970)