Ferenc Zámor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Zámor
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1877 (1877-10-14)
en Pezinok
Morto 11-an de junio 1960 (1960-06-11) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Parencoj Tivadar Rédey
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • direktoro
vdr

Ferenc Zámor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zámor Ferenc (lia origina familia nomo estis Zsabokrszky [ĵabokrski]; naskiĝis la 14-an de oktobro 1877 en Hungara reĝlando en Bazin (nuntempa Pezinok en Slovakio), mortis la 11-an de junio 1960 en Budapeŝto) estis hungara inĝeniero.[1]

Relo-buso kreita de Ferenc Zámor

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Zámor frekventis lernejojn laŭvice en Pozsony, Budapeŝto, Pécs, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1901. Dum la studentaj jaroj li estis ankaŭ futbalisto, tial interrompoj okazis en la lernado, eĉ li laboris en fabriko (fondita de Ábrahám Ganz). Li laboris en la menciita fabriko inter 1902 kaj 1945, en 1910 li jam estis ĉefinĝeniero. En 1905 li edziĝis, baldaŭ li havis filinon. Li batalis dum la 1-a mondmilito, li estis kaptita en la Rusa Imperio. Li eskapis en 1921 kaj laboris plu en la fabriko gvidata de Kálmán Kandó. Tiutempe la fabriko produktis ĉefe trajnojn el lignokovraĵoj, sed Zámor ŝanĝis ĝin al ŝtalo. Tiuj vagonoj estis produktitaj ankaŭ por eksterlando. En 1925 li estis nomumita vicfabrikestro, en 1928 fabrikestro. Liaj projektoj estis sukcesaj eĉ eksterlande. En 1945 li pensiuliĝis, tamen interrompo okazis inter 1950-1957, tiam li okupiĝis komence pri metroo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Mechanikus vagy elektromos erőátvitelt alkalmazzunk-e a motorkocsikon (1929)
  • A motorüzem térfoglalása a személyforgalomban (1935)
  • A Ganz-gyár motorkocsi gyártmányai (1955, 1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]