Fernando Sor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fernando Sor.

Fernando SOR (13-a de februaro de 177810-a de julio de 1839) estis fama gitaristo kaj komponisto naskiĝinta en Barcelono, Hispanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

De riĉa familio, Sor descendis el militista stirpo kaj klopodis sekvi ĝin, sed li abandonis tiun tradicion kiam lia patro enkondukis lin en la italan operon. Li enamiĝis de la muziko kaj abandonis la militistan karieron. La patro orientigis lin ankaŭ al la gitaro, kvankam tiam ĝi estis ankoraŭ instrumento ludata nur en fidrinkejoj kaj ne taŭga por orkestro.

Sor studis muzikon en la Monaĥejo de Montserrat, proksima al Barcelono, ĝis la morto de la patro. La patrino ne povis plufinanci liajn studojn kaj retirigis lin. En tiu monaĥejo li ekkomponis por gitaro. En 1797 okazis en la Teatro Principal de Barcelono la premiero de lia opero Telémaco en la isla de Calipso (Telemako en la insulo de Kalipso).

En 1808, kiam Napoleono Bonaparte invadis Hispanion, li ekverkis naciisman muzikon por gitaro, akompanate ofte de patriota vortumado. Post la malvenko de la hispana armeo, Sor akceptis administran postenon de la okupa registaro, sub la monarkio de Joseph Bonaparte. Post la forpelo de la francoj en 1813, Sor kaj multaj aliaj artistoj kaj aristokratoj simpatiintoj de la francoj abandonis Hispanion. Li translokiĝis al Parizo, kaj neniam revenis en Hispanion. En Parizo li amikiĝis kun multaj muzikistoj, inter ili la hispana gitaristo Dionisio Aguado, kun kiu kunlaboris kaj eĉ kunvivis dum ia tempo. Li komponis dueton por ambaŭ (Op.41, Les Deux Amis, la du amikoj, kie parte estas markata "Sor" kaj parte "Aguado").

Li veturis tra Eŭropo, kaj akiris konsiderindan famon per konverto de la gitaro al koncerta instrumento. Li estis en Anglio en 1815 kie li estis agnoskata kiel komponisto de operoj kaj baletoj. En 1823 veturis al Rusio kie li verkis kaj prezentis sukcese la baleton Herkulo kaj Onfalio okaze de la kronigo de la caro Nikolao la 1-a. En 1827, pro maljuniĝo decidis ne plu veturi kaj resti en Parizo. Dum tiu retirepoko komponis multajn el siaj plej bonkvalitaj verkoj, inter kiuj unu instruiga: Metodo por gitaro, publikita en 1830 kaj tradukita diverslingve, inklude la kastilian, en 2008, 178 jarojn post la unua eldono.

Lia lasta verko estis meso honore de lia filino, mortinta en 1837. Tiu morto ege depreziigis kaj malsanigis lin. Sor mortiĝis en 1839.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Oni konsideris lin kiel iome antaŭenigita gitaristo, sed ankaŭ komponisto tute klasikisma. Ludistoj interpretas liajn verkojn direkte al "romantisma stilo".

Estas en lia muziko iaj influoj de Haydn kaj Mozart.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

    • Telémaco en la isla de Calipso (1797)
    • Don Trastullo

Baletoj[redakti | redakti fonton]

    • La feria de Esmirna (1821)
    • El señor generoso (1821)
    • Cendrillon (1822)
    • El amante pintor (1823)
    • Hércules y Onfalia (1826)
    • El siciliano (1827)
    • Hassan y el califa (1828)

Voĉa muziko[redakti | redakti fonton]

    • 25 Boleros aŭ seguidillas
    • 33 Arias

Orkestra muziko[redakti | redakti fonton]

    • 2 Simfonioj
    • Koncerto por violono

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

    • 3 Kordokvartetoj
    • Kordotrioj kun gitaro

Verkoj por gitaro[redakti | redakti fonton]

    • 30 Divertimentoj Op. 1, 2, 8, 13 y 23
    • Variaĵoj Op. 3, 9, 11, 15, 16 y 20
    • 5 Fantazioj Op. 4, 7, 10, 12 y 21
    • 6 Kurtaĵoj Op. 5
    • 12 Studoj Op. 6
    • 12 Minuetoj Op. 11
    • Granda solo Op. 14
    • 2 Sonatoj Op. 15 y 22
    • 12 Valzoj Op. 17
    • Variaĵoj pri La magia fluto (Mozart) Op. 9
    • 8 kurtaĵoj Op. 24
    • Sonato Op. 25
    • Variaĵoj Op. 26, 27 y 28
    • 12 Studaĵoj Op. 29
    • 6 Fantazioj Op. 30, 46, 52, 56, 58, 59 y 97
    • Studaĵoj Op. 31Op. 31 nº 20, 35, 44 y 60
    • 24 kurtaĵoj Op. 32, 42, 45 y 47
    • 6 salonkurtaĵoj Op. 33 y 36
    • 12 Valzoj Op. 51 y 57
    • Variaĵoj Op. 40
    • Serenato Op. 37
    • 6 Bagateloj Op. 43
    • 6 Pecoj Op. 48
    • Kapriĉo Op. 50
    • Duetoj Op. 34, 38, 39, 41 "Les deux amis", 44, 45, 46, 47, 48, 49, 53, 54, 55, 61, 62 y 63.
    • Ses selektitaj kantoj de la opero La magia fluto Op. 19

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]