Fidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skulptaĵo de Fidio

Fidias, en antikva greka Φειδίας / Feidias, en Esperanto FidioFidiaso (Ateno, ĉirkaŭ 490 a. K.Olimpio, ĉ. 431 a. K.), estis la plej fama skulptisto de la Antikva Grekio, pentristo kaj arkitekto, apartenanta al la unua greka klasikismo. Fidiaso dezajnis la statuojn de la diino Atena en la Akropolo de Ateno (Atena Partenosa ene de la Partenono kaj Atena Promakosa) kaj la enorman statuon de sidanta Zeŭso en Olimpio. La atenaj verkoj estis ŝajne menditaj de Periklo en 447 a. K.. Eble Periklo uzis la monon de la Konfederacio de Deloso por pagi al li, sed tio ne certas.

Fidiaso kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montros mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Fidiason:

Sed nun alproksimiĝas alia homa vidaĵo,
kies konturo brilas kvazaŭ per suna korono.
Nun diras la gvidanto al la nomado denove:
-Jen estas Fidiaso, verva skulptisto Grekuja,
kiu la perfektecon al la homaro prezentos
kun plibeligaj trajtoj kaj grandigita mezuro,
en siaj verkoj ŝtonaj aŭ en arĝente metalaj,
plenaj je harmonio kaj kun vizaĝo serena,
por ke la homoj teraj al idealo klopodu,
vidante reprodukton de diaj ecoj en ili.[1]

Notoj

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 117.