Insuloturto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Filipina turto)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Insuloturto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia Streptopelia
Specio: Insuloturto 'Streptopelia bitorquata'
Coenraad Jacob Temminck 1809
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La InsuloturtoFilipina turto (Streptopelia bitorquata) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Guamo (kien la hispanoj enmetis ĝin en la 18-a jarcento el la Filipinoj, sia tiama kolonio), Indonezio, Malajzio, Nord-Marianoj kaj la Filipinoj.

Ties natura medio estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj malaltaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj mangrovoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri tipa turto kun griza kapo kaj helgriza subvizaĝo kaj gorĝo. La dorso estas bruna kaj iom pli griza en centra dorso aŭ flugilplumoj. Ankaŭ la brusto estas bruna, sed iom pli rozkolora, kiel ĉe multaj aliaj turtoj. Ankaŭ kiel ĉe multaj aliaj turtoj tiu orientalisa specio montras nukan strion duoblan ĉefe nigran kaj ankaŭ brunan sube. La irizo estas ruĝoranĝa. La vosto estas nigra.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas semojn kaj etajn fruktojn. Ili reproduktiĝas la tutan jaron. Ili konstruas feblan neston el bastonetoj en arbo aŭ arbusto. La ino demetas du ovojn, kiujn kovas ambaŭ gepatroj laŭvice dum 17 tagoj. Post eloviĝo la gepatroj manĝigas la idojn per kropolakto dum 1 aŭ 2 semajnoj. Poste tiuj jam manĝas kiel plenkreskuloj semojn kaj fruktetojn, sed eĉ post elnestiĝo ili ankoraŭ estos manĝigataj de la gepatroj. Kelkaj loĝantaroj de etaj insuloj kiel ĉe Guamo estis malpliitaj pro enmeto de serpentoj, kiuj manĝas ovojn kaj idojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

BirdLife International 2004. Streptopelia bitorquata. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]