Insuloturto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Insuloturto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia Streptopelia
Specio: Insuloturto 'Streptopelia bitorquata'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Streptopelia bitorquata

Coenraad Jacob Temminck 1809

La InsuloturtoFilipina turto (Streptopelia bitorquata) estas hindomalaja specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn.

Enhavo

[redakti] Disvastiĝo

Ĝi troviĝas en Guamo (kien la hispanoj enmetis ĝin en la 18-a jarcento el la Filipinoj, sia tiama kolonio), Indonezio, Malajzio, Nord-Marianoj kaj la Filipinoj.

Ties natura medio estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj malaltaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj.

[redakti] Aspekto

Temas pri tipa turto kun griza kapo kaj helgriza subvizaĝo kaj gorĝo. La dorso estas bruna kaj iom pli griza en centra dorso aŭ flugilplumoj. Ankaŭ la brusto estas bruna, sed iom pli rozkolora, kiel ĉe multaj aliaj turtoj. Ankaŭ kiel ĉe multaj aliaj turtoj tiu specio montras nukan strion duoblan ĉefe nigran kaj ankaŭ brunan sube. La irizo estas ruĝoranĝa. La vosto estas nigra.

[redakti] Kutimoj

Ili manĝas semojn kaj etajn fruktojn. Ili reproduktiĝas la tutan jaron. Ili konstruas feblan neston el bastonetoj en arbo aŭ arbusto. La ino demetas du ovojn, kiujn kovas ambaŭ gepatroj laŭvice dum 17 tagoj. Post eloviĝo la gepatroj manĝigas la idojn per kropolakto dum 1 aŭ 2 semajnoj. Poste tiuj jam manĝas kiel plenkreskuloj semojn kaj fruktetojn, sed eĉ post elnestiĝo ili ankoraŭ estos manĝigataj de la gepatroj. Kelkaj loĝantaroj de etaj insuloj kiel ĉe Guamo estis malpliitaj pro enmeto de serpentoj, kiuj manĝas ovojn kaj idojn.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referenco

BirdLife International 2004. Streptopelia bitorquata. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.

[redakti] Eksteraj ligoj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj