Finnlandiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Finnlandiĝo (de germana Finnlandisierung, finne suomettuminenfinlandisaatio) estas negativa, iomete ofenda termo, kiu priskribas politikon de malpli forta ŝtato kiu sekvas volon de pli potenca ŝtato. Origino de ĝi estas politiko de Finnlando post la Dua mondmilito rilate al Sovetio. En Finnlando oni tiam rimarkinde malpli akre kritikis Sovetion, kaj eĉ eniris diversajn kunlaborkontraktojn kun ĝi. Dum la malvarma milito certaj politikistoj (ekzemple Urho Kekkonen kaj Ahti Karjalainen) estis vere afablaj al Sovetunio, por ke ĝi estu amika al Finnlando, kaj sukcesis relative bone. Tamen akademiaj esploristoj de finna politiko sciis tute bone, ke tiuj politikistoj vere malamis Sovetunion. [1] Oni inventis la vorton origine en Aŭstrio jam dum kvindekaj jaroj, sed ekuzis ĝin pli vaste en Germanio en la fino de 1960-aj jaroj, precipe far oponantoj de la kanceliero Willy Brandt, por kritiki lian novan eksterpolitikan linion nomata Ostpolitik. La oponantoj pensis, ke la politiko estis tro pozitiva al Sovetunio. Brandt ja kondamnis la uzon de termo kiel ofenda al finnoj. Laŭvorte ĝi ja signifis iĝi finnlandeca.

La plej grava periodo de finnlandiĝo estis 1968–1982, do periodo post de okupado de Ĉeĥoslovakio, kiam la politiko de Soveta Unio ŝanĝiĝis laŭ instruoj de Leonid Breĵnev, ĝis kiam Mauno Koivisto iĝis la anstatŭulo de prezidanto Urho Kekkonen en la jaro 1981. Nur en 1991, kiam la Soveta Unio kolapsis, la finnlandiĝo en la originala signifo de la vorto finiĝis. Tamen eĉ nun oni fojfoje uzas la termon en finnaj politikaj diskutoj, precipe kiam temas pri la rilatoj inter Finnlando kaj Rusio, Eŭropa UnioUsono. Unue, la influo estas en la kampo de eksteraj rilatoj, kiuj estas konsiderataj kiel unu el la ĉefaj simboloj de suvereneco laŭ la principoj de internacia juro, sed plejparte ĝi ankaŭ iris multe preter tio al la influo de enlanda politiko.

La karakterizaj ecoj de la fenomeno estas ke la trafita ŝtato konservas sian suverenecon kaj internacian statuson, kaj eĉ ekspluatas kaŝpasejojn ene de la politikaj sektoraj limoj difinitaj por ĝi fare de la influa ŝtato. Ekzemplo de tio povas esti trovita en la membriĝo de Finnlando kiel permanenta membro de la Nordia Konsilio, al la Organizo de la Eŭropa Liber-Komerca Asocio (EFTA) en 1961, kaj al la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OECD) en 1969, ĉio ĉi konservante sian statuson kiel neŭtrala ŝtato, principo kiu estis grava en la ekstera politiko de Sovetunio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]