Flóris Kühár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flóris Kühár
Flóris Kühár
Flóris Kühár
Persona informo
Naskonomo Kühár Ferenc
Naskiĝo la  5-an de julio 1893(nun 1893-07-05)
en Hungario Pártosfalva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 26-an de novembro 1943
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojAŭstrio-HungarioHungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • monaĥo • teologo • filozofolektoro
vdr

Flóris Kühár [flOriŝ kuhAr], slovene Floriš Ferenc Kühar, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kühár Flóris Ferenc estis hungara-slovena katolika pastro, bemediktano, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kühár Ferenc.

Libro de Flóris Kühár

Flóris Kühár[1] naskiĝis la 5-an de julio 1893 en Pártosfalva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Prosenjakovci en Slovenio), li mortis la 26-an de novembro 1943 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Flóris Kühár frekventis mezlernejojn en Kőszeg kaj Győr, sede fine li maturiĝis en Győrszentmárton en 1909. En la sama jaro li aliĝis al la benediktanoj. Inter 1912 kaj 1917 li studis en Innsbruck, kie li pastriĝis en 1916, en la sekva jaro li doktoriĝis. Inter 1917 kaj 1922 li estis pastro kaj instruisto en Celldömölk. Dum la hungara sovetrespubliko (1919) li estis trifoje provizore arestita, sed li ĉiam liberiĝis. Inter 1922-1935 li instruis en la benediktana altlernejo de Győrszentmárton, sed interrompe 2 jarojn en simila altlernejo en Romo. En 1935 li estis nomumita abato de Budapeŝto, samtempe titulara eksterordinara profesoro. Fine de sia vivo li okupiĝis pri la hungara liturgia historio. Li mortis abrupte pro apopleksio en Budapeŝto.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A celldömölki búcsújáróhely rövid ismertetése (1918)
  • Bevezetés a vallás lélektanába (1926)
  • A keresztény bölcselet története (1927)
  • A vallásbölcselet főkérdései (1930)
  • Egyetemes vallástörténet 1-2 (1936)
  • Az apostoli atyák (tradukaĵo, 1944)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]