Flandra Ligo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flandra Ligo Esperantista estis Esperanto-asocio fondita en Gento la 18-an de majo 1930. En 1962 la ligo silente mortis kaj donis vivon al la nove fondita Belga Esperanto-Federacio. En 1976 naskiĝis Flandra Esperanto-Ligo, kiun oni iasence, kvankam ne jure, povas konsideri posteulo de Flandra Ligo Esperantista.

Historio

Ekde julio 1929 en Antverpeno aperis, prizorgate de la Flandrema Grupo Esperantista, la periodaĵo "Flandra Esperantisto". La publikigo de ĉi tiu monata revuo decidigis pri la fondo de Flandra Ligo. Je Pentekosto 1930, en Antverpeno, la 1-a flandra kongreso de Esperanto firme starigis sian propran ligon kun advokato Jozef Muys kiel prezidanto, Edgard Verheyden kiel sekretario kaj Bernard Bassleer kiel kasisto. Flandra Esperantisto de tiam fariĝis ĝia oficiala organo, kun Jan van Schoor kiel ĉefredaktoro. Dum tiu kongreso oni ankaŭ skizis la statutojn de la nova Ligo, kiuj ricevis definitivan formon la 11-an de sept. en Gento. Art. 2 mencias, ke Flandra Ligo-Esperantista (FLE) celas: propagandi Esperanton inter la flandroj, konigi ĉe la aliaj popoloj la kulturstaton flandran; akceli la mondpacon laŭ sia povo. Montriĝis baldaŭ la neceso havi ankaŭ propran librejon. Tiucele, la 30-an de novembro 1930, f-ino J. Terryn el Gent kaj Gerard Debrouwere kaj Alb. Cognie el Kortrijk (Kortrejko) fondis societon Flandra Esperanto-Instituto (FEI), leĝe registrita. La akcioj de FEI ne donis rentumon. La profitoj servis por la Esperanto-informado.

Funkciuloj

Prezidantoj

  • Jozef Muys 1930-5-18 - 1932-10-1
  • Jan Van Schoor 1932-10-1 - 1932-6-26
  • Leo Calloens 1932-6-26 - 1935-9-22
  • Hendrik Rainson 1935-9-22 - 1939-1-22 (petis anstataŭigon)
  • Emile Cortvriendt 1939-7 - 1939-12-17
  • Theo van Gindertaelen 1939-12-27 - 1949-11-6 (Theo van Gindertaelen oficiale restis prezidanto dum la tuta milito, sed malmulte povis aktivi. La 25-an de novembro 1941 li skribis al siaj kolegoj estraranoj: "Hodiaŭ posttagmeze vizitis min la germana Sicherheitspolizei, kiu pridemandis min, kiel prezidanton de la Flandra Ligo Esperantista. Ĝi komunikis min, ke estis malpermesite eldoni la ‘Komunikojn’, ĉar eĉ por tio permeso estas bezonata."
  • Gerard Debrouwere 1949-11-6 - ?

Vicprezidantoj

Agado

El la agado de FLE ni mencias precipe publikigon de Esperanto-kurso en Toerisme, organo de Vlaamse Toeristenbond (Flandra Turista Asocio), havanta tiam 145 000 membrojn. La programo de la Popoluniversitato "Herman Van den Reeck" en Antverpeno mencias Esperanto-kurson. Inter la studentoj de la Genta ŝtatuniversitato okazis vigla propagando kaj kerno estas starigita.

Kongresoj

Bildkarto por la Unua Flandra Kongreso
Bildkarto post la Dua Kongreso

La kongresoj de FLE okazis en la jenaj lokoj:

  1. Antverpeno 1930
  2. Aalst 1931
  3. Kortrijk 1932
  4. Mechelen 1933
  5. Oostende 1934
  6. Bruselo 1935
  7. Gento 1936
  8. Leuven 1937
  9. Bruĝo 1938
  10. Antverpeno 1939
  11. Bruĝo 1946
  12. Meĥleno 1947
  13. Blankenberge 1948
  14. Gento 1949
  15. Oostende 1950
  16. Hilversum 1951
  17. Roterdamo 1952
  18. Antverpeno 1953 (Unua Beneluksa kongreso kune kun Nederlanda Esperanto-Asocio L.E.E.N. kaj Reĝa Belga Ligo Esperantista, organizita de Maurice Jaumotte kaj Henri Sielens)
  19. Lieĝo 1954 (Dua Beneluksa kongreso)
  20. Utreĥto 1955 (Tria Beneluksa kongreso)

Vidu ankaŭ