Flora Brovina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flora Brovina
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1949 (1949-09-30) (74-jaraĝa)
en Skenderaj
Lingvoj albana
Ŝtataneco Kosovo
Subskribo Flora Brovina
Okupo
Okupo ĵurnalisto • aktivulo • poeto • verkistopolitikisto • infankuracisto
vdr

Flora BROVINA (naskiĝis la 30-an de septembro 1949 en Skënderaj en Jugoslavio), estas albana poetino, infankuracistino kaj aktivulino pri virinaj rajtoj kaj homaj rajtoj. En 1992, ŝi moviĝis al pli politika engaĝiĝo kaj fondis Lidhja e Gruas Shqiptare, nome Ligo de Albanaj Virinoj en Kosovo, neregistara organizo kiu celas antaŭenigi kaj protekti la rajtojn de kosovaj albanaj virinoj kaj instigi ilian ekonomian sendependecon[1].

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Ĉar ŝi organizis manifestaciojn kontraŭ serba subpremado en Kosovo, Serbio akuzis ŝin je "terorismaj agadoj" kaj kondamnita al 12 jaroj da malliberejo en Serbio. Post internacia premo, ŝi estis liberigita en novembro 2000. Post sia liberigo, ŝi estis politike aktiva kaj estis elektita kiel membro de la Parlamento de Kosovo. Post kiam Kosovo estis proklamita sendependa, Flora Brovina kandidatiĝis por esti prezidento de Kosovo en 2001 en la listo de la Partio Demokratia de Kosovo (PDK)[2].

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Verma emrin tim (Nomu min per mia nomo, 1973)
  • Bimë e zë (Plantu kaj voĉu, 1979)
  • Mat e çmat (traduko?, 1995)

Unu el ŝiaj poemoj estis tradukita al Esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "The Millennium Peace Prize for Women", arkkivita de la originalo sur Wayback maŝino, la 13-an de oktobro 2003
  2. (en) "Presidential battle in Kosovo". CNN, la 19-an de novembro 2001.