Flora Tristan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flora Tristan

Flore Célestine Thérèse Henriette Tristán Moscoso Laisnay, naskiĝinta la 7-an de aprilo 1803 en Parizo kaj mortinta la 14-an de novembro 1844 en Bordozo, estis franca verkistino, kiu batalis por socialismo kaj feminismo kaj partoprenis en la unuaj paŝoj de la internaciismo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Origine franca-perua, Flora Tristan asertis deveni de la imperiestro Moktezumo la 2-a. Reale ŝi estis la filino de perua nobelo, Mariano de Tristàn y Moscoso, kaj de Thérèse Lainé, pariza etburĝino elmigrinta al Hispanio dum la Franca revolucio de 1789. Ŝiaj gepatroj estis geedzigitaj de ribela pastro en Hispanio, sed ŝia patro reveninta en Francion neniam trovis tempon por laŭleĝigi sian geedziĝon. Li mortis ne longe post ilia reveno en Parizo. Tiu sortobato kortuŝis la junulinon. Ŝi notis en Pérégrinations d’une paria. "Mia feliĉa junaĝo elfiniĝis kiam mi estis kvaraĝa je la morto de mia patro".

Ŝi estis la patrina avino de la pentristo Paul Gauguin.

Edziniĝo[redakti | redakti fonton]

Flora Tristan kaj ŝia patrino tiam baraktis kontraŭ nesupereblaj financaj malfacilaĵoj, kiuj rapidigis la edziniĝon de la junulino 17-jaraĝa kun kuprogravuristo, André Chazal, ĉe kiu ŝi estis kolorigista laboristino. Riĉa, tiu viro estis precipe ĵaluza, mezvalora kaj tre perforta. Tamen ŝi sukcesis eskapi el la ĉiutaga vivo per legado de Rousseau, Lamartine kaj precipe de Madame de Staël. Ŝi pli kaj pli malamis sian edzon. La malsukceso de la geedziĝo estis totala : virino batita, humiligita, enŝlosita, ŝi tamen sukcesis forkuri de li, kvankam graveda je sia tria infano. Malgraŭ la minacoj kaj la ĉikanadoj pli kaj pli gravaj, ŝi neniam reprenis la komunan vivon.

Flora Tristan en 1838

En 1838, André Chazal, kiu plu turmentis ŝin, pistolpafe enboris ŝian maldekstran pulmon. Li estis kondamnita al dudekjara laborpuno. La epoko de la franca Restaŭrado tiam estis konservativa pri la moroj kaj la eksedziĝo estis malpermesata de 1815, krom pro gravaj pekoj. La juĝistoj konsentis al Flora Tristan nur la «korpan separon» kvankam ili estis jam separitaj de dek jaroj, sed rifuzis al ŝi la eksedziniĝon pro manko de pruvaj faktoj. Tiu dramo instigis al ŝi batali, sian tutan vivon, por la eksedziniĝ-rajto de la virinoj.

Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Flora Tristan tiam vojaĝis al Peruo, esperante ke ŝia patra familio agnosku ŝin, sed en Arequipa, ŝia onklo Pio de Tristan y Moscoso, perua nobelo, rifuzis al ŝi la heredaĵon de ŝia patro, pro ŝia «bastarda kondiĉo». La «pario» decidis reveni en Francion post mallonga restado en Lima la ĉefurbo de la lando. Plia malsukceso.

Ŝi provis ekzerci siajn talentojn kiel socia enketisto pere de la publikaĵo de «Promenades dans Londres» (Promenadoj en Londono) en 1840, libro en kiu ŝi laŭdas Mary Wollstonecraft. Ŝi ankaŭ engaĝis sin en la celrolon organizi la laboristajn klasojn.

La engaĝiĝinta batalantino[redakti | redakti fonton]

Laboristino en la ŝpinejoj, la presejoj, sed ankaŭ beletristino, feminisma kaj socialista batalantino, Flora Tristan estis konsiderinda figuro de la socia debato dum la 1840-aj jaroj kaj partoprenis en la unuajn paŝojn de la internaciismo.

Por diskonigi siajn ideojn, ŝi ekis en 1843 « ĉirkaŭiron de Francio », la tradician ĉirkaŭiron de la metilernantaj kompanoj. Ŝia taglibro, publigikita postmorte raportas ŝiajn renkontojn kun la gelaboristoj tra Francio. Tamen ŝi neniam finis sian vojaĝon. Ŝi trofrue mortis pro tifoida febro en 1844 en Bordozo.

Aspektoj de la persono[redakti | redakti fonton]

Flora Tristan estas ofte konsiderata kiel unu el la unuaj feministoj. Verkistino, batalanta laboristino, malakceptita filino, batita edzino, ŝi ŝajne vivis kaj eltenis ĉiujn facetojn de la virina kondiĉo la plej vera sed ankaŭ la plej malfacila.

Ŝi estis influita de la ideoj de Henri de Saint-Simon laŭ kiuj « ĉiuj sociaj institucioj celu la plibonigon de la sorto morala, fizika kaj intelekta de la klaso la plej multa kaj la plej malriĉa, kunliganta virinojn kaj laboristojn. »

Post sia vojaĝo al Peruo en 1835, ŝi publikigis « Nécessité de faire un bon accueil aux femmes étrangères » (Neceso bone akcepti la alilandajn virinojn). Tio estas iomete utopia verkaĵo en kiu ŝi imagas la statutojn de asocio celanta akcepton kaj loĝejon por solaj virinoj. Ŝi proksimiĝis al Charles Fourier, poste foriĝis de lia utopia doktrino, aspirante al efika pragmatismo por la organizado de la laboristoj kaj plej konkretaj aranĝoj celantaj la emancipadon de la virinoj.

Honoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kelkajn jarojn post ŝia morto, laboristoj starigigis monumenton por ŝia memoro kaj memoro de la « laborista unuiĝo ». Tiu monumento estas en la tombejo de la Chartreuse en Bordozo.
  • Liceo Flora Tristan, en Montereau-Fault-Yonne (Seine-et-Marne).
  • Kolegio « Flora Tristan-Saint Blaise », en la 20-a arondismento en Parizo.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La liberigo de la laboristoj estos farata de la laboristoj mem. La viro la plej subpremata povas subpremi estaĵon, kiu estas lia edzino. (Flora Tristan)
  • Eble ne estas virina destino kiu, je la firmamento de la spirito, lasas sulkon tiom longan kaj tiom helan. André Breton.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1835 Nécessité de faire un bon accueil aux femmes étrangères. (Neceso bone akcepti la alilandajn virinojn)
  • 1837 Pérégrinations d’une paria. (Migrado de pariino.)
  • 1840 Promenades dans Londres. (Promenadoj en Londono)
  • 1843 L’Union ouvrière. (La laborista unuiĝo) Tre grava verkaĵo : manifesto por la estigo de internacia organizaĵo direktata de laboristaj klasoj mem, kie la virinoj havus sian justan lokon.
  • Le Tour de France. Journal 1843-44 (La franca ĉirkaŭiro, taglibro 1843-44) postmorte publikigita.

Flora Tristan en la fikcio[redakti | redakti fonton]

  • El paraíso en la otra esquina de Mario Vargas Llosa « La Paradizo aliangulen » : tiu romano rakontas paralele la vivon de Flora Tristan kaj tiun de Paul Gauguin, ŝia nepo. Kvankam ĝi estas fikcia verkaĵo, ĝi donas sufiĉe fidelan portreton de Flora Tristan.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

http://fr.wikipedia.org/wiki/Flora_Tristan http://www.lepost.fr/article/2009/03/07/1448945_flora-tristan-femme-de-lettres-militante-socialiste-et-feministe-1803-1844.html

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.oodoc.com/48220-flora-tristan-livres-femme-gauche-feminisme.php