Flora familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lokalizoj de la Flora familio en la grafikaĵoj:
- Orbita klinangulo / Granda duonakso
- Orbita klinangulo / Discentreco

La Flora familio estas multenombra grupo da S-tipaj asteroidoj de la ĉefa asteroida zono, kies deveno kaj ecoj estas malbone konataj. Ĉirkaŭ 4 al 5% el ĉiuj asteroidoj de la ĉefa zono estas floraj familianoj.

Tiu familio ŝuldas sian nomon al 8 Floro, asteroido de averaĝa diametro de ~ 150 km kiu entenas ĉirkaŭ 80% el la maso de la familio. Tamen, pro la nedifinaj limoj de la familio kaj la lokalizo de Floro proksime de ĝia limo, tiu familio estas foje nomata Ariadna familio.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

8 Floro, kun siaj 150 km kaj 8,47×1018 kg estas plej granda korpo de la familio, entenante ĉirkaŭ 88% el ties maso. Tamen la "patra korpo" estis verŝajne tute detruita pro la kolizio (aŭ kolizioj), kiu formis la familion. Floro estus gravita amaso de plejparto el la fragmentoj.

43 Ariadno, kun ĉirkaŭ 66 km kaj 4×1017 kg estas granda parto de la cetera maso (ĉirkaŭ 9%); la aliaj familianoj estas multe pli malgrandaj, (malpli ol 30 km por maso de 2,3×1016 kg).

Notinda parto de la maso de la patra korpo perdiĝis, verŝajne per postaj procezoj, kiel kromaj kolizioj : oni taksas, ke Flora entenas nur 57% el la maso de la patra korpo.

La Flora familio estas tre vasta kaj maldensa, ĝi "fandiĝas" en la ĝenerala "nubo" da asteroidoj kaj ĝiaj limoj ne estas difinaj. Stanĝete, plej mashavaj ano : Floro kaj Ariadno, situiĝas apud la rando de la familio. La kialo de tia nekutima disdono estas nekonata.

951 Gaspro, unu ĉefa flora familiano, estis superflugita la 29-an de oktobro 1991 de la kosmosondilo Galileo. Ĝi estas unu plej studita asteroido[1]. La denso de krateroj sur ĝia surfaco montras, ke la aĝo de la familio estas 200 milionoj da jaroj, la ĉeesto de olivino pensigas, ke la patra korpo estis almenaŭ parte diferenciĝinta.

Laŭ iliaj spektraj ecoj, la florfamilianoj estas rigarditaj kiel verŝajne fonto de la L-tipaj ĥrondritoj, kiuj estas 38% el la meteorŝtonoj falintaj teren. Estis hipotezata, ke la meteoroido kies alfrapo kaŭzis la kretacean-terciaran formorton, estus fragmento resultanta de la formiĝo de la Flora familio[2].

Orbitoj[redakti | redakti fonton]

La propraj orbitaj elementoj de la floraj familianoj estas:

ap ep ip
min 2,17 AU 0,109 2,4°
max 2,33 AU 0,168 6,9°

En la nuna epoko, la elementoj estas:

a e i
min 2,17 AU 0,053 1,6°
max 2,33 AU 0,224 7,7°

Kelkaj anoj[redakti | redakti fonton]

Kun 590 konataj anoj, la Flora familio estas la plej multinombra. Iuj el la sufiĉe bone konataj anoj estas:

Nomo Dimensio
(km)
Maso
8 Floro 150 8,47×1018 kg
43 Ariadno 66 4×1017 kg
244 Sito 11 1,37×1015 kg
281 Lukrecio 12 1,7×1015 kg
291 Alico 15 3,5×1015 kg
315 Konstantio 5-12  ?
341 Kalifornio 15 5×1015 kg
352 Giselo 20 8,7×1015 kg
364 Izero 28 2,30×1016 kg
453 Teo 20 8,7×1015 kg
951 Gaspro 18 2×1016 kg

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Galileo's Encounter with 951 Gaspra: Overview (Renkonto de Galileo kaj Gaspro: resumo) (angle)
  2. Killer collision: dino demise traces to asteroid-family breakup (Mortiva kolizio: Asteroida familio malaperigis la dinosaŭrojn)(angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]