8 Floro
| Ĉi tiu artikolo temas pri la asteroido 8 Floro. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Floro (apartigilo). |
| Floro | |
| Asteroido | |
| Oficiala nomo | 8 Flora |
| Historio | |
| Malkovrinto | John Russell Hind |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
18-a de oktobro 1847 Royal Greenwich Observatory (Britio) |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
329,313 ×106 km (2,201 AU) 277,806 ×106 km (1,857 AU) 380,821 ×106 km (2,546 AU) |
| Discentreco | 0,156 |
| Meza anomaliangulo | 5,680° |
| Klinangulo | 5,887° |
| Periodo | 1 192,956 t (3,27 j) |
| Meza cirkulrapido | 19,95 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
111,033° |
| Argum. de periapsido | 284,955° |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 161 km[1] |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
8,47 ×1018 kg[1] ~ 3 890 kg/m3[1] ~ 0,045 m/s2 ~ 0,081 km/s |
| Rotacia periodo | 0,533 t (12,799 h) |
| Aksa kliniteco | ~ 78° |
| Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
180 K 276 K (+3 °C) |
| Geometria albedo | 0,243 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | S |
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
11,6 7,9 |
| Absoluta magnitudo | 6,49 |
| Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,053" 0,21" |
8 Floro estas granda asteroido de la asteroida zono. Ĝi estas, inter la grandaj asteroidoj, plej proksima de Suno. (Neniu el la asteroidoj pli proksimaj de Suno havas diametron pli granda ol 25 km). Ĝia hela surfaco kaj malgranda distanco de Suno donas al ĝi averaĝan videblan magnitudon de 8,7 sed dum favora opozicio, ĝi povas havi videblan magnitudon de 7,9 kaj esti vidata per binokloj.
Floro povas esti la kerno de diferenciĝinta objekto kiu poste estis perturbata[2]
Enhavo |
[redakti] Malkovro
Floro, oka malkovrita asteroido, estas la dua malkovrita far de John Russell Hind. John Herschel proponis por ĝi la nomon "Floro", laŭ Flora, kampa diino en la romia mitologio.
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Floro estas
.
[redakti] Flora familio
Floro esta plej granda ano de la flora familio ; ĝi entenas ĉirkaŭ 80% el la maso de tiu asteroida familio, verŝajne rezultanta de diseriĝo de pli granda korpo pro forta alfrapo. Ĉirkaŭ 5% el la asteroidoj de la asteroida zono estas anoj de la flora familio.
[redakti] Ecoj
Laŭ analizo de ĝia luma kurbo[3], ĝia aksan klinitecon estas ĉirkaŭ 78°. La spektro de ĝia surfaco montras miksaĵo de metaloj (fero, nikelo) kun silikatoj, (inter kiuj piroksenoj kaj olivinoj). Flora kaj ĝia familio ŝajnas esti fonto de la L-tipaj ĥondritoj [4]. Tiatipaj meteoroidoj estas ĉirkaŭ 38% el ĉiuj meteoroidoj falantaj sur Teron.
[redakti] Noto kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle) - ↑ Rotational spectral variations of asteroid (8) Flora: Implications for the nature of the S-type asteroids and for the parent bodies of the ordinary chondrites
(Rotaciaj spektraj varioj de la asteroido 8 Floro: Implico pri la naturo de la S-tipaj asteroidoj kaj pri la "patra" korpo de la ordinaraj ĥondritoj) (angle) - ↑ Shapes and rotational properties of thirty asteroids from photometric data
(Formoj kaj rotaciaj ecoj de 30 asteroidoj deduktite de lumaj datenoj) (angle) - ↑ The Flora Family : A Case of the Dynamically Dispersed Collisional Swarm?
(La Flora Familio : kazo de dinamike disiĝinta kolizia svarmo ?) (angle)