Flughaveno Frankfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flughaveno Frankfurta

emblemo

commercial airport • internacia flughaveno
IATA: FRA ICAO: EDDF
Resuma informo
Lando Germanio
Regiono Hesio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Fraport
Alteco 100 m
Geografia situo 50° 2′ 0″ N, 8° 34′ 14″ O (mapo)50.0333333333338.5705555555556Koordinatoj: 50° 2′ 0″ N, 8° 34′ 14″ O (mapo)
Flughaveno Frankfurta (Germanio)
Flughaveno Frankfurta (Germanio)
DEC
Flughaveno Frankfurta
Flughaveno Frankfurta
Situo de Flughaveno Frankfurta
Map
Flughaveno Frankfurta
Kurej-angulo 07R/25L 07C/25C 07L/25R (startejo 18)
Kurej-longo 4 000 m / 4 000 m / 2 800 m (startejo 4 000)
Retejo frankfurt-airport.de
vdr

La Flughaveno Frankfurta (IATA-kodo "FRA"), germanlingve Rhein-Main-FlughafenFlughafen Frankfurt am Main kaj anglalingve Frankfurt International Airport, troviĝas rande de la germana urbo Frankfurto ĉe Majno. Ĝi estas la plej larĝa flughaveno en Germanio kaj la dua aŭ tria plej larĝa en Eŭropo (depende kian kriterion oni aplikas), tial tre grava celo por internaciaj flugoj de ĉie en la mondo. Ĝi apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.

Ĉar la kapacitoj de la flughaveno frankfurta ne sufiĉis, la germana aviadila kompanio Lufthansa decidis havi duan centran flughavenon por la lando, tiun de Munkeno – kaj direktas plej multajn internaciajn flugojn al tiuj du lokoj. La pliaj flughavenoj de la lando, inkluzive de tiuj de la ĉefurbo Berlino, estas duarangaj.

El la flughaveno frankfurta momente flugas aviadiloj al pli da celoj ol de la flughaveno Heathrow apud Londono, sed rilate al nombro de pasaĝeroj Frankfurt estas la tria plej granda flughaveno en Eŭropo, post Londono kaj flughaveno Charles de Gaulle apud Parizo.

  • En Frankfurto dum 2005 transportiĝis 52.219.412 pasaĝeroj, kompare al 67.915.389 en Londono-Heathrow kaj 53.756.200 en Parizo-Charles de Gaulle.
  • Kalkule aviadilojn al- kaj forflugantajn Frankfurt havis la duan lokon en Eŭropo, gastigante 490.147 aviadilojn, kompare al 522.619 en Parizo-Charles de Gaulle kaj 477.888 en Londono-Heathrow.
  • Rigarde la transporton de varoj Frankfurt havas la unuan rangon en Eŭropo, transportinte dum 2005 1.963.141 tunojn, kompare al 1.770.940 tunoj en Parizo-Charles de Gaulle kaj 1.389.591 en Londono-Heathrow.

La flughaveno havas propran fervojan stacidomon, kaj por regionaj trajnoj kaj por internaciaj (linioj ICE, vidu ankaŭ la apartan artikolon "Rapidtrajna fervoja linio Kolonjo - Frankfurto"). Krome ĝi rekte ligiĝas al la germana aŭtovojo A3 inter Kolonjo kaj Nurenbergo, kaj al la germana aŭtovojo A5 inter Kaselo (kaj plu Hamburgo kaj Danio) kaj Bazelo en Svislando.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la flughaveno, germanlingvaj greke paĝoj de la vara flughaveno, germanlingvaj greke paĝoj de la kompanio Fraport funkciiganta la flughavenon, germanlingvaj greke panoramo de la teraso por vizitantoj greke paĝoj de la civitanaj organizoj batalantaj kontraŭ pliampleksigo de la flughaveno, germanlingvaj greke 360-gradaj vidaĵoj de la terminalo 1, la flughavena stacidomo kaj la teraso por vizitantoj