Flugo 007 de Korean Air

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo de la rekonstitucio de la katastrofo.

Katastrofo de la flugo 007 de Korean Air - pafa alterigo de pasaĝera aviadilo de sudkoreia flugkompanio Korean Air super la teritorio de Sovetunio. La 1-an de septembro 1983 Boeing 747-200A (flugo KAL007 de Anchorage sur Alasko ĝis Seulo en Sud-Koreio) en nekonataj kaŭzoj devojigis kaj enflugis kelkdekon da kilometroj la aeran spacon de Sovetunio. En neklaraj ĝis nun cirkonstancoj ĝi estis pafe alterigita de sovetiaj ĉasaviadiloj, kio kaŭzis morton de ĉiuj pasaĝeroj troviĝantaj ene - sume 269 personoj.

[redakti] Rezulto

Usona prezidento Ronald Reagan kondamnis la eventon, kiun nomis masakro, barbaraĵo kaj krimo kontraŭ la homaro. Rezulte de subita malplibonigo de usonaj-sovetuniaj rilatoj estis interalie malpermeso al Aeroflot flugi super la teritorio de Usono.

Oni ne klarigis ĝisfine kaj kaŭzojn de la deflankiĝo de la pasaĝera aviadilo (oni suspektas eraron pri aranĝo de aŭtopiloto), kaj motivojn, kiujn respektis sovetuniaj komandantoj, ordonante detrui pasaĝeran aviadilon. Nigra skatolo KAL007 estis de rusoj elmarigita, kion oni kaŝis antaŭ la publika opinio ĝis 1992, kiam Boris Jelcin transdonis ĝis al koreoj. Ĝi ne multon eksplikas, krom tio, kio jam pli frue estis konata: ke KAL007 sendube ne realigis spionan mision, kion dum certa tempo rusoj strebis altrudi al la mondo.

[redakti] Dokumenta filmo

  • Tiu, kiu pafalterigis Boeing, reĝisorino Halina Aĉkasova, 2002

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj