Forpafo de bombaviadilo Miss Fortune la 22-an de februaro 1944

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forpafo de bombaviadilo Miss Fortune la 22-an de februaro 1944
B-24 kromnomata "Liberiginto". La aviadilo de la sama tipo frakasiĝis ĉe Dubeč.


B-24 kromnomata "Liberiginto". La aviadilo de la sama tipo frakasiĝis ĉe Dubeč.

depafado de aviadilo
Ĝenerala informo
Dato  22-a de februaro 1944
Tempo  ~ 12:30 MEST
Kaŭzo  forpafo, disfalo
Loko  solejo Dubeč ĉe Prádlo, distrikto Plzeň-sudo
Geografia situo 49° 31′ 4″ N, 13° 33′ 25″ O (mapo)49.51777777777813.556944444444Koordinatoj: 49° 31′ 4″ N, 13° 33′ 25″ O (mapo)
Punkto de elflugo  suda Italio
Pereintoj  10
Vunditoj  0
Aviadilo
 Tipo  Consolidated B-24 Liberator
Flugkompanio  Usono United States Army Air Forces
Pasaĝeroj  11
Postvivintoj  1
vdr

Forpafo de bombaviadilo Miss Fortune la 22-an de februaro 1944 estas evento, kiu okazis dum la misio de usona bombaviadilo Consolidated B-24J Liberator s/n 42-73138-U el 343rd BS, 98th BG, 15th AF, USAAF (~ 343-a bombarda skvadrono de la 98-a bombarda grupo de la 15-a aerarmeo de usona aerarmeo)[1] super Protektorato Bohemio kaj Moravio. Post damaĝigo fare de germana ĉasaviadilo la aviadilo frakasiĝis proksime de solejo Dubeč ĉe Prádlo en suda Pilzenio. La dekunumembra hom-ekipo krom unu pafisto pereis surloke, la pafisto Raymond A. Noury estis militkaptita kaj en la militkaptiteco li restis ĝis fino de la milito.

La 98-a bombarda grupo[redakti | redakti fonton]

La 15-a aerarmeo (Fifteenth Air Force) estiĝis la 1-an de novembro 1943, por ke ĝi faru el bazoj en suda Italio strategian bombardadon en Eŭropo kaj enaktiviĝu en aerbataloj kontraŭ la malamikaj aviadiloj. La 98-a bombarda grupo, kiu estis envicigita al ĝi dum la estiĝo, estis ekipita per kvarmotoraj bombaviadiloj Consolidated B-24 Liberator por peza bombardado en longdistancaj misioj.

Aviadilo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1935 estis en Usono komisiita evoluo de nova kvarmotora bombaviadilo kun granda flugdistanco. Kalifornia firmao Consolidated Aircraft Corporation ellaboris projekton de la bombaviadilo, kies prototipo XB-24 ekflugis unuafoje en decembro de 1939, sed ĝi ne donis atendatan povumon. XB-24 estis movigata de kvar stelaj dekkvarcilindroj Pratt & Whitney R-1830-33 Twin Wasp kun mekanikaj kompresoroj kun maksimuma povumo 1200 hp (895 kW). La usona aerarmeo mendis malgrandan verkontrolan serion kaj 38 seriajn B-24A, pli poste ĝi forprenis parton de aviadiloj el la mendo por RAF. Ĝi uzis la aviadilojn kiel transportaj. Pase de la milito okazis iom post iomaj modernigoj, per kio estiĝadis pluaj tipoj de aviadiloj. Unu el la tipoj estis ankaŭ B-24J (Liberator B/GR Mk.V), de kiuj estis produktitaj 6678 pecoj kun vico de partaj reguligoj.

Hom-ekipo[redakti | redakti fonton]

Monumento en Prádlo

B-24J Liberator kun seria numero 42-73138-U havis kromnomon "Miss Fortune"[2] (La flugesplorĉambro indikas markigon "Butch"[1]) kaj komandis al ĝi 1-a piloto leŭtenanto George M. Goddard. La tutan hom-ekipon kreis:

  • 1-a piloto: Lt George M. "Skipper" Goddard
  • 2-a piloto: Lt Haig "Kandy" Kandarian
  • navigisto: Lt Joseph Frederick "Joe/Altimeter/Star Gazer" Altemus
  • bomboĵetisto: Lt Charles Fayne "Spick" Spickard
  • radiooperatoro: Sgt Wayneworth Evanson "Lord Nelson" Nelson
  • pafisto: Sgt Oscar William "Lucky" Houser (li anstataŭis la malsanan Adams[3])
  • pafisto: Sgt Harold Clevurn Carter
  • pafisto: Sgt Rexford Harwell "Dusty" Rhodes
  • pafisto: Sgt Roy Elton Hughes
  • pafisto: Sgt John Aloysius Goldbach
  • pafisto: Sgt Raymond A. Noury[1][4][5]

Por Rexford Rhodes temis pri la 50-a batalmisio, la lasta el la postulata nombro antaŭ la reveno ĝis Usono.[5]

Lasta flugo[redakti | redakti fonton]

Paso de operaco[redakti | redakti fonton]

Parto de operaco Argumento, koncentrita bombardado de fabrikoj de flugindustrio en Germanio kaj per ĝi priregataj teritorioj, estis la 22-an de februaro 1944 flugatako kontraŭ produktaj areoj de la aviadilfabriko Messerschmitt GmbH en Bavario,[3] konkrete en Obertraubling kaj Prufening proksime de Regensburg kaj pluaj ĉe Munkeno.[1] La celo estis neniigo de fabrikoj liverantaj aŭ riparantaj aviadilojn Luftwaffe, kiom devis malfortigi la germanan flugarmeon antaŭ planata aliancana invado en Normandion.[6] Post briefingo navigisto Altemus sciigis al la hom-ekipo la celon kaj avertis, ke ĉe Regensburg ili povos atendi tion plej malbonan, plie parte sen ŝirmo de ĉasaviadiloj kaj do kun neceseco atenti kaj havi preparitaj ferdekarmilojn.[3][5] Regensburg estis la plej malproksima celo, kie en Germanio la 15-a flugarmeo ĝis tiu tempo aktiviĝis.[5]

El la bazoj en la suda Italio ekstartis 118 bombaviadiloj B-24 Liberator kaj 65 bombaviadiloj B-17 Flying Fortress,[7] La liberiginto de Goddard ekstartis je la 8.05 kun dek 500funtaj bomboj en bombejo.[5] Akompanantaron de la bombasocio faris 185 ĉasaviadiloj P-38 Lightning kaj P-47 Thunderbolt.[8] Kelkaj aviadiloj de skvadrono revenis reen al la bazo kaj ankaŭ la "liberiginto" de Goddard estis trafita de pafado, sed ĝi kapablis daŭrigi en la flugo.[3]

La aliancanaj aviadiloj proksimiĝantaj de sudo estis fare de la germanaj patroloj unuafoje rimarkitaj je la 11:32. Luftwaffe, la germana milita aerarmeo, ne lasis ilian flugon sen rimarko. El bazo Wels ĉe Linz ĝi sendis pezajn dumotorajn ĉasaviadilojn Messerschmitt Bf 110G-2 el la II-a grupo skvadronojn ZG1.[1] Je la 11:55 la aliancanaj bombaviadiloj aperis ĉe Salzburg kaj ili prenis nordokcidentan kaj sekve nordan kurson, en kiu ili daŭrigis al la germana Passau.

Dume super Bavario akompanis la bombaviadilojn ĉasavidialoj, ili ne povis daŭrigi plu pro nesufiĉa flugdistanco kaj ili revenis reen al la bazoj.[1] Verŝajne pro malbona kaj nula videbleco parto de la bombaviadiloj de la 98a- bombarda grupo forkliniĝis de la indikita direkto al la germana Regensburg kaj direktis tra Schwandorf al sekunda celo de la misio, uzinoj de Škoda.[9] Sed laŭ Karel Foud la hom-ekipo ne konsciis sian forkliniĝon de la destuinita kurso kaj en la tempo de la planita atingo de Regensburg jam estis super Plzeň.[10] En raportoj pri forpafitaj aviadiloj ofte aperas aserto, ke la aviadiloj estis atakitaj dum sia reveno post bombardado ĉe Regensburg, sed ne temis pri la reveno.[7][8]

Post tagmezo okazis super Pilzenio aerbatalo,[1] kiu estis la unua duelo inter aerfortoj de Usono kaj Germanio super teritorio de Protektorato Bohemio kaj Moravio.[3] Dum la duelo estis forpafitaj pluaj liberigintoj, 42-64483 falis ĉe Bukovec proksime de Horšovský Týn kaj 42-40662 sur herbejo ĉe Lhenice en distrikto Prachatice, kaj kvar atakintaj Messerschmittoj.[1][6]

Damaĝigo de aviadilo kaj ĝia kraŝo[redakti | redakti fonton]

Loko de falo ĉe Dubeč (Ĉeĥio)
Loko de falo ĉe Dubeč (Ĉeĥio)
DMS
Loko de falo ĉe Dubeč
Loko de falo ĉe Dubeč
Loko de falo ĉe Dubeč
Situo de la loko de falo ĉe Dubeč enkadre de Ĉeĥio

La skvadrono celanta al Plzeň en alteco proksimume 7 km estis pripafata de kontraŭaviadila kanono kaj persekutis ĝin proksimume ok ĉasavidiloj.[3][8] Laŭ rememoroj de serĝento Noury en tiu ĉi situacio anoncis pafisto Carter el mitralturo blokiĝon de mitraloj.[3] Laŭ Noury unu el ĉasavidisloj ekatakis kontraŭ liberiginto "Miss Fortune" per pafado el 20mm kanono,[3] sed kiel fatala li konsideris trafon per kontraŭaviadila pafaĵo desube en alon tra la motoro.[11] Kelkaj fontoj indikas verŝajnan trafon per raketo WGr.21 elpafita el la atakanta ĉasaviadilo Bf 110[1][11][12] kaj laŭ alia fonto la aviadilon trafis grenado elpafita fare de la germana kontraŭaviadila defendo el la tero.[7] Laŭ memoranto Karel Šlajer okazis la forpafo je la 12.30.[12] Post la trafo komencis al la liberiginto bruli motorojn n-ro 3 kaj 4 sur la dekstra flanko.[1][3] Sekvis la dua trafo en la pilotan spacon kaj forŝiriĝis peco de la dekstra alo kun la ekstera motoro.[3] La aviadilo komencis fali, dum kiu okazis plua eksplodo, plej verŝajne de bruligaĵrezervujo. Tiu ĉi eksplodo elĵetis el la trunko de la aviadilo serĝenton Raymond Noury,[7] kiu por mallonga tempo senkonsciiĝis. Kiam li rekonsciiĝis, li estis kun malfermita paraŝuto en alteco proksimume 950 ĝis 1500 metroj.[3]

La aviadilo estis falanta preskaŭ vertikale al la tero, ĝi turniĝis ĉirkaŭ sia akso kaj falis en arbaron proksime de arbaristejo ĉe domaro Dubeč proksime de Nepomuk.[7][3] La kunpuŝiĝo de la trunko kreis grandan krateron, la aviadilo eksplodis kaj dum la sekva incendio ĝi forbrulis. La dek restintaj membro de la hom-ekipo surloke mortis.[7][13][12] La forŝirita parto de la dekstra alo falis proksime de montetpinto de monto Buková hora, du kaj duonon de kilometro norde de la loko de falo de la aviadilo, la apartigita motoro n-ro 4 proksime de ĝi.[1] Karel Šlajer rigardis la lokon de la falo post kvin tagoj kaj el la ruinoj senĉese fumiĝis.[12]

Memorantino Markéta Solarová rememoris, ke tiutage estis en bieno nupta festeno, kiam sur firmamento aŭdiĝis muĝado de aviadilaj motoroj kaj ekpafoj de mitralo. Mallonge post tio aŭdiĝis eksplodo, kiu skuigis ŝtonan garbejon eĉ kun la grundo sub la piedoj. Ŝi kuris kun amikoj en la arbaron, sed sur la loko de falo ŝi ekvidis tiel teruran scenejon, ke ŝi jam neniam revenis tien.[14]

Post falo[redakti | redakti fonton]

Serĝento Noury malsupreniĝis ĉe arbaro super Chocenice, en proksimume 90 cm neĝon li falis sen ŝuoj kaj kun la kruro vundita de splito.[3][5][12] La bruego de la aviadiloj kaj la aerduelo katenis atentemon de loĝantoj de ĉirkaŭaĵo de Nepomuk, do la chocenicanoj inkluzive de loka ĝendarmo baldaŭ malkovris la paraŝutiston.[3] Ili transportigis lin en lokan ĝendarmejon, kie estis donita al li unua helpo.[3][12] En la ĝendarmejo pli poste militkaptis ilin membroj de Gestapo kaj serĝento Noury pasigis la reston de milito en militkaptitejo.[1] Dum esplordemandado li diris sian nomon kaj rangon, do la germanaj organoj ne kapablis indentigi la hom-ekipon kaj aviadlon.[1] La identigo okazis nur post fino de la milito pere de usona esplorkomisiono kaj ĉeĥoslovakaj ŝtatorganoj.[1]

Sepulto[redakti | redakti fonton]

La korprestaĵoj de la falintaj soldatoj estis sepultitaj en unu ĉerko en tombejo en Prádlo dum ĉeesto de urbesto Václav Březák, entombigisto František Holý kaj polico.[14][4][15] En la jaro 1946 tiu ĉi ĉerko estis eltombigita fare de usonaj taĉmentoj, transveturigita en Germanion kaj sekve en usonajn tombejojn.[15] En la sama jaro estis en Baziliko de sankta Jakobo pli Granda en Prago sevita meso por viktimoj de la duelo.[14]

Serĉado de aviadilo[redakti | redakti fonton]

Dum la komunisma totaleco estis rememorigoj pri la usonaj soldatoj subpremataj kaj la falo de la aviadilo ne estis oficiale rememorigata. La kratero kun la ruinoj de aviadilo estis iom post iom surŝutita.[15] En la 1980-aj jaroj komencis pri la falo de aviadilo ĉe Dubeč interesiĝi Jaromír Kohout kaj Martin Kohout el Plzeň.[14][1] Post interparolo kun vidatestinto ili sciis pri la forpafo, sed ili ne konis detalojn. En junio de 1985 la fratoj komencis fosi ĉirkaŭ la kratero kaj ili trovis magazenon por mitralo, je unu jaro pli poste ili trovis pecojn de lado kun markigo B-24J.[14] En la jaro 1991 komencis fosi en la kratero, jam apud levita kruco, triopo de junuloj inkluzive de Jiří Kolouch pli juna aŭ nepo de M. Solarová.[14][15] La fosado ne estis simpla, ĉar la kavon plenigis subtera akvo, sed krom grandaj torditaj ladoj ili trovis tri motorojn, helicojn trapafitaj de kontraŭaviadila defendo, radioaparaton, kvin mitralojn M2 Browning kaj centojn de kartoĉoj.[14][11] Dum la fosado preskaŭ ĝis kvarmetra profundaĵo ili trovis personajn aĵojn de la hom-ekipo inkluzive de 5 soldataj markoj: de H. Carter, J. Altemus, R. Hughes kaj du de W. Nelson.[14][11][16] Dum komparado de la eksciintaj informoj kun la usonaj registroj sukcesis identigi la aviadilon kiel bombaviadilo de leŭtenanto Goddard.[15]

Laŭ historiisto Karel Foud pro la konservo de tiom da partoj de la aviadilo povas precipe mola tereno, en kiun tiu ĉi aviadilo enprofundiĝis – el la pluaj liberigintoj konserviĝis fakte nenio.[6] La amplekso de la konservitaj objektoj el la akcidento faras la kolekton unikan.[6]

Rememorigo de falintoj[redakti | redakti fonton]

Dubeč[redakti | redakti fonton]

Klinita obelisko ĉe Dubeč

La hom-ekipon de la forpafita aviadilo B-24J 42-73138-U rememorigas ekde la jaro 1990 kruco levita rekte apud la kratero estiĝinta per la falo de la aviadiko proksime de arbaristejo en Dubeč.[1] Ekde la jaro 1997 akompanas la krucon grandega ŝtona memortabulo kun la nomoj de la hom-ekipo de la aviadilo.[n 1][1]

Apud pieta renkontiĝo en la jaro 2004 ekiris el vicoj de la restintaj soldatoj kaj lokaj civitanoj ideo por lokigo de digna monumento.[17] La lokon de falo plenigis en la jaro 2009 monumento Klinita obelisko de skulptisto el Klatovy Václav Fiala.[18] Kreas ĝin 7,5 metroj alta svelta bloko el polurita nerustiĝema lado, en kiu speguliĝas arboj kaj ĝi tiel unuiĝas kun la ĉirkaŭa naturo.[18] Ĝia klinigo je 7° rememorigas trajektorion de la frakasiĝinta aviadilo. Minimalistan metalan obeliskon plenigas dek granitaj blokoj por ĉiu morta membro de la hom-ekipo.[18][17] Kreitaj ili estas el blanka granito kun rando 40 cm kaj ii estas lokigitaj sur unu reklinio kun la obelisko en la areon surŝutita per blanka gruzo.[18] La solenan senvualigon de la monumento la 3-a de marto 2009 partoprenis pli ol 500 personoj inkluzive de serĝento Raymond A. Noury, pluaj usona veteranoj, ministro de justeco Jiří Pospíšil, la hetmanino de Regiono Plzeň Milada Emmerová kaj la pilzena primatoro Pavel Rödl.[19][18] La ĉeĥan kaj la usonan himnojn kantis Eva Urbanová.[8]

Preter la loko de la falo kondukas blue blua turisma marko markita turisma vojo el Nepomuk ĝis Blovice, laŭ la urbestro de Nepomuk Jiří Švec la monumento estas abunde vizitata.[6]

Prádlo[redakti | redakti fonton]

En la tombejo ĉe vilaĝo Prádlo estas lokigita simpla memortabulo kun teksto: NA PAMÁTKU / AMERICKÝCH LETCŮ / † 22.2.1944.[20]

Sur vojkruciĝo meze de la vilaĝo Prádlo estas apud la monumento Al viktimoj de la 1-a kaj la 2-a mondmilitoj lokigita ankaŭ Monumento al soldatoj de Usona armeo. La granita monumento estas kreita de soklo kaj granita bloko, sur kiu estas lokigita tabulo reemoriganta la eventon kaj nome ĉiujn membrojn de la hom-ekipo inkluzive de funkcio kaj rango.[n 2] La monumenton dediĉis la civitanoj de Prádlo kaj Novotníky.[21]

Nepomuk[redakti | redakti fonton]

En aprilo de 2014 estis en Urba muzeo kaj galerio Nepomuk okaze de la 70-a datreveno de la forpafo de la bombaviadilo malfermita daŭra ekspozicio B-24J Liberator.[16][12] Ĝi prezentas la konservitajn partojn de la frakasiĝinta aviadilo kaj la personajn aĵojn de la aviadistoj, kiuuj estis komence de la 1990-aj jaroj elfositaj sur la loko de la falo fare de l entuziasmuloj.[11][16][6] Ekspoziciataj estas ankaŭ ruinoj de la frakasiĝintaj messerschmittoj el la sama duelo.[6]

Raymond A. Noury[redakti | redakti fonton]

La ununura supervivinta membro de la hom-ekipo en la jaro 2004 fariĝis la honora civitano de Nepomuk[13] kaj de la proksima Prádlo.[7][22][11][16] Raymond Noury mortis la 20-an de decembro 2013 en aĝo 90 jaroj.[7][11][22]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. POSTAVENO K UCTĚNÍ PAMÁTKY AMERICKÝCH LETCŮ
    15. LETECKÉ ARMÁDY USA, KTEŘÍ V TĚCHTO MÍSTECH
    TRAGICKY ZAHYNULI 22. ÚNORA 1944 PO LETECKÉM
    SOUBOJI S NĚMECKÝM PROTIVNÍKEM.

    1. PILOT PORUČÍK GEORGE M. GODDARD
    2. PILOT PORUČÍK HAIG KANDARIAN
    NAVIGÁTOR PORUČÍK JOSEPH FREDERICK ALTEMUS
    BOMBOMETČÍK PORUČÍK CHARLES FAYNE SPICKARD
    STŘELEC SERŽANT OSCAR WILLIAM HOUSER
    STŘELEC SERŽANT REXFORD HARWELL RHODES
    RADIOOPERÁTOR SERŽANT WAYNEWORTH EVANSON NELSON
    STŘELEC SERŽANT HAROLD CLEVURN CARTER
    STŘELEC SERŽANT ROY ELTON HUGHES
    STŘELEC SERŽANT JOHN ALOYSIUS GOLDBACH

    HAVÁRII LETOUNU B-24J LIBERATOR PŘEŽIL STŘELEC
    SERŽANT RAYMOND A. NOURY

    VĚNUJÍ OBČANÉ NEPOMUCKA 22. 2. 1997
  2. Postaveno k uctění památky
    amerických letců
    15. letecké armády USA,
    kteří tragicky zahynuli 22. února 1944
    po leteckém souboji s německým protivníkem
    v katastru obce Prádlo – Dubeč.

    1. pilot poručík GEORGE M.GODDARD
    2. pilot poručík HAIG KANDARIAN
    navigátor poručík JOSEPH FREDERICK ALTEMUS
    bombometčík PORUČÍK CHARLES FAINE SPICKARD
    střelec seržant OSCAR WILLIAM HOUSER
    radiooperátor serž. WAYNESWORTH EVANSON NELSON
    střelec seržant HEROLD CLEVURN CARTER
    střelec seržant ROY ELTON HUGHES
    střelec seržant JOHN ALOYSIUS GOLDBACH

    Havárii letounu B-24J LIBERÁTOR přežil
    střelec seržant RAYMOND A. NOURY

    Věnují občané obce PRÁDLO a NOVOTNÍKY
    Renovováno roku: 1997

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 Consolidated B-24 J Liberator 42-73138 "Butch", 343. Bomb Squadron, 98. Bomb Group, 15. AF; Dubeč okr. Plzeň-jih, 22. 2. 1944.
  2. Boyce, William. Miss Fortune's last mission : uncovering a story of sacrifice and survival, 1‑a eldono (angle), Houston, Texas: Bright Sky Press. ISBN 1-942945-37-X. OCLC 962064882.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 Veteráni: Raymond A. Noury. Statutární město Plzeň. Arkivita el la originalo je 2020-01-11. Alirita 2019-12-25.
  4. 4,0 4,1 Miss Fortune's Last Mission: Honoring the crew. William Boyce. Arkivita el la originalo je 2016-11-02. Alirita 2019-12-26.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Van Eyck, Manuel F.. “22 Feb 1944, Our Last Mission”, Silent heroes - Volume I (angle). Paducah, Ky.: Turner Publishing Company, p. 9–10. ISBN 1-56311-806-8. OCLC 51531836.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Nepomuk si připomněl sestřelení amerického bombardéru. EMPRESA MEDIA.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 Jediný přežil sestřelení letadla nad Nepomukem, teď by tu mohl mít ulici. MAFRA.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Nakloněný obelisk – Památník deseti americkým letcům.
  9. Foud, Karel. Operace Argument : Historie sestřelení amerických bombardérů u Horšovského Týna, Nepomuku a Lhenic 22. února 1944, 1‑a eldono, Nepomuk: Karel Foud, p. 42. OCLC 163127035.
  10. FOTO, VIDEO: V Nepomuku vzpomněli na americké letce. VLTAVA LABE MEDIA.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 11,6 Kasander. Liberator se natrvalo vrátil do Nepomuku. XONEL.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 12,6 Červená, Monika. Před 70 lety spadl u Nepomuku na Plzeňsku sestřelený americký bombardér. Český rozhlas.
  13. 13,0 13,1 "Malý velký stařík", Český rozhlas. Kontrolita 2019-12-25.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 14,6 14,7 Miss Fortune's Last Mission: Find Strength in What Remains Behind. William Boyce. Arkivita el la originalo je 2016-11-01. Alirita 2022-05-01.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 "Pocta mužům poručíka Goddarda".
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 ana. "Sestřelený americký bombardér se vrací do Nepomuku, tentokrát nastálo", Česká televize. Kontrolita 2019-12-26.
  17. 17,0 17,1 "Václav Fiala: Dubeč, Rožnov pod Radhoštěm, Baldov".
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 Nakloněný obelisk : Památník deseti americkým letcům v Dubči u Nepomuka. Centrum pro dějiny sochařství.
  19. Americký veterán odhalil pomník svým kolegům, kteří nepřežili pád bombardéru. WWW design.
  20. Pamětní deska americkým letcům. Spolek pro vojenská pietní místa.
  21. Pomník vojákům Americké armády. Spolek pro vojenská pietní místa.
  22. 22,0 22,1 Zemřel válečný veterán R. A. Noury. VLTAVA LABE MEDIA.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]