Franca Kompanio de Orientaj Hindioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca Kompanio de Orientaj Hindioj
moto: Florebo quocumque ferar , post 1722: Spem auget opesque parat Mi floras kie ajn mi estas plantita
komerca kompanio • chartered company • East India Company vd
Dum 1-a de septembro 1664 - 1770
Antaŭulo Compagnie de Chine
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Jean-Baptiste Colbert vd
Sidejo Lorient
Lando Reĝlando Francio
Posedataj kompanioj Peralam–Karaikal line vd
vdr

La Franca Kompanio de Orientaj HindiojFranca Kompanio por la Komerco de Orientaj Hindioj (franclingve Compagnie des Indes orientalesCompagnie française pour le commerce des Indes orientales, kutime mallonge: Compagnie des Indes Orientales) estis komerca firmo fondita per reĝa letero de la 27-a de aŭgusto 1664, cele al « navigi kaj negoci ekde la kabo Bona Espero ĝis la orientaj Hindioj kaj maroj ».

Francio deziris tiel konkuri la Anglan Kompanion de Orientaj Hindioj kaj la Nederlandan Orienthindan Kompanion.

La kompanio estis fakte imagita de Jean-Baptiste Colbert. Nur pliposte kreis ĝin Ludoviko la 14-a per reĝa deklaro. La kompanio profitis el kompleta komerca monopolo kun Oriento, inkluzive de la okcidentaj marbordoj de Afriko, tio estas SenegaloGvineo. Ĝi ricevis komencan kapitalon de 8,8 milionoj da pundoj kaj eĉ latinlingvan moton : « Florebo quocumque ferar », tio estas « Mi florumos tie, kie mi alvenos ».

La Franca Kompanio de Orientaj Hindioj malaperis en 1769.

Eŭropaj komercaj setlejoj en Hindio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksternaj ligoj[redakti | redakti fonton]