France Prešeren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

France PREŠEREN (Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "prononco" prononco ) (naskiĝis la 3-an de decembro 1800 en Vrba na Gorenjskem; mortis la 8-an de februaro 1849 en Kranj) estis slovena poeto. Lia fervora, korema liriko, emociema sed neniam nur sentimentala, igis lin la ĉefa reprezentanto de la romantika skolo en Slovenio. Oni konsideras lin la ĉefa poeto de slovena poezio, kaj unu el la plej bonaj eŭropaj romantikistoj. En la jaro 1844 li verkis poemon Zdravljica kiu estas oficiala himno de la Respubliko Slovenio.

France Prešeren sur la slovenia monero de 2 €

Krono de l' sonetoj (Sonetni venec) estas lia la plej fama verko (verkita 1834), kiun Tone Logar tradukis al Esperanto (1986). Ĝi estis dediĉita al lia amata Primicova Julija, kaj ŝia nomo aperas en la verko kiel komencaj literoj de la sonetoj. Lia mortodato estas slovena kultura festotago (oficiala festotago). Portreto de la poeto estis sur la bileto de 1000 slovenaj tolaroj kaj nun troviĝas sur la monero de 2 de Slovenio.

Aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]