Frances Gotay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frances Gotay
Persona informo
vdr

Frances GOTAY (1865-1932) estis puertorika muzikinstruisto kaj komponistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Malmulto estas konata pri ŝia familio kaj ŝiaj fruaj jaroj. Frances estis adoleskanto kiam ŝi forlasis Puerto-Rikon alveninte al Nov-Orleano. Tie ŝi eniris la monaĥejon Fratulinoj de la Sankta Familio (1883), unu el la malmultaj ordenoj de afrik-devenaj katolikaj monaĥinoj en Usono. Kiam Frances prenis siajn kristanajn votojn (1886) ŝi ŝanĝis sian nomon al Fratulino Marie Seraphine.

Ĉe la monaĥejo oni baldaŭ ekkonsciis pri ŝiaj muzikaj kapabloj. Laŭ konsilo de siaj superuloj, ŝi metis ĉiujn siajn energiojn por disvolvi sian talenton. Loka katolika muziklernejo, normale ne malfermita al afrikdevenaj homoj, rekonis kiom talenta ŝi estis kaj allasis ŝin kiel studenton.

Ŝi elstaris kiel pianisto, tamen, estante tre diverstalenta, ŝi lernis ludi preskaŭ ĉiujn instrumentojn. Antaŭ kiam ŝi diplomiĝis, ŝi majstris la kordajn, blovajn kaj perkutajn instrumentojn, krom harpo, piano kaj orgeno.

Post diplomiĝo, Frances Gotay akceptis multoblajn rolojn en muzikedukado; ŝi prizorgis la muzikan instruadon en la lernejoj de la Ordeno dum preskaŭ duona jarcento; ŝi respondecis pri la muzika instruado ĉe la Akademio de Sankta Maria, kaj fariĝis dirigento de la Akademia Orkestro.

Por plibonigi la vivon de la studentoj sub sia prizorgo, ŝi instruis muzikon ĉe la Lafon-orfejo por knaboj kaj la Sankta Berchman-orfejo por knabinoj, ambaŭ sub la protekto de la Fratulinoj de la Sankta Familio.

Aldone, Fratulino Seraphine prezentiĝis ludante la orgenon, kantis kaj dirigentis la Koruson de la Katedralo Sankta Luizo. Ŝi fondis muzikbandon por knaboj, kiu estas unu el ŝiaj plej gravaj heredaĵoj. Ŝi havis tempon ankaŭ por instrui la francan.

Dum duonjarcento fratulino Marie Seraphine komponis multe da muziko, produktante grandan kvanton da muzikaj manuskriptoj.

Frances Gotay fariĝis la nura virino identigita inter la afrikdevenaj komponistoj de Nov-Orleano kiam la ĵazo aperis specife en tiu ĉi urbo konsiderata lulilo de tiu muzika stilo kaj ĉefa ĵaz-centro dum la unua ĵaz-epoko. Ĵazo disvolviĝis fare de afrik-usonaj muzikistoj en la 1890-aj jaroj, evoluigita el ragtime, afrika religia kultado, bluso kaj kuba muziko, laŭ la kompleksa kaj libera kunigo de etnoj kiuj loĝis en la urbo.

La historiisto kaj muzikisto Noel Allende Goitia emfazas: "Fratulino Seraphine estis parto de grupo de pianistoj kiuj establis la ĵaz-orientitan stilon. Plie, ŝi estas la nura nigrula virina komponisto aktiva en Nov-Orleano komence de la 20-a jarcento."

Tion ankaŭ asertas la luiziana kreola akademiulo, kaj muzikisto Sybil Kein, en sia libro pri la liberaj “koloraj homoj” de Luiziano en la 19-a jarcento.

Krom konfirmi la superecon de franclingvanoj inter lokaj nigrulaj komponistoj en la 19-a jarcento, Sybil Kein rivelas, ke “la gamo de muziko verkita fare de la nigrulaj loĝantoj de la deknaŭajarcenta Nov-Orleano estis limigita al la distraj muzikoj postulataj de la lokaj partitureldonejoj kaj de la aĉetanta publiko”.

Ĉiuj komponaĵoj kaj personaj havaĵoj de fratulino Seraphine estis perdataj, disigataj aŭ forĵetataj kiam la monaĥejo translokiĝis de la Franca Kvartalo en la 1960-aj jaroj.

La nura verko kiu konserviĝas estas publikigita peco "La Puertorriqueña: Reverie", mallonga verko en romantika stilo por piano, kiun ŝi verkis en 1896.

Referencoj[redakti | redakti fonton]