Francisko de Paola
El Vikipedio
| Sankta Francisko de Paola | |
|---|---|
![]() |
|
| Sanktulo | |
| Naskiĝo | la 27-an de marto 1416 en Paola, Kalabrio |
| Morto | la 2-an de aprilo 1507 (91-jara) en Plessis-lès-Tours, Francio |
| Adorita en | Romkatolika Eklezio |
| Kanonizita | 1519 de Papo Leono la 10-a |
| Ĉefsanktejo | Sanktejo de Sankta Francisko de Paola |
| Festotago | la 2-a de aprilo |
| Atributoj | Bastono, Mantelo |
| Patroneco | Kalabrio, Sicilio |
Sankta Francisko de Paola (naskiĝis la 27-an de marto 1416 en Paola, Kalabrio (Italio), mortis la 2-an de aprilo 1507 en monaĥejo de Plessis-lès-Tours (Francio)) estis itala religia ermito, fondinto de Ordeno de la Minimuloj en 1493. El liturgia vidpunkto, li estas festata la 2-an de aprilo.
