Frans Hals

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frans Hals
Naskiĝo 15821583
en Antverpeno
Morto 26-an de aŭgusto 1666
en Haarlem
Nacieco flandro
Sukcesis kiel artpentristo
Reprezentaj verkoj portretoj
vdr
La ridanta kavaliro, 1624

Frans HALS [frans hals] (naskiĝis en 15821583 en Antverpeno, mortis la 26-an de aŭgusto 1666 en Haarlem) estis flandra/nederlanda pentristo de portretoj.

Biografio

Hals naskiĝis en Antverpeno, sed lia familio elmigris al Haarlem, Nederlando ĉ. 1585, post la falo de Antverpeno sub la hispanoj dum la Okdekjara Milito. 27-jaraĝa, Hals aniĝis la pentrist-gildo Sint-Lucasgilde (Gildo de Sankta Lukaso), sed verŝajne li kvalifikiĝis pli frue. Kelkaj fontoj indikas, ke Karel van Mander estis lia majstro. Hals dufoje edziĝis, kaj havis dek kvar infanojn. Laŭ iuj kronikistoj, Hals mistraktis sian unuan edzinon, kiu mortis en 1616, kaj lian duan edzinon post lia morto li lasis senrimeda. Li mortis en 1666, kaj estis entombigata en la malnova St.-Bavo-kerk (Sankta Bavo preĝejo) sub la ĥorejo.

Verkaro

Neniu scias kiom da verkoj de Hals estas perditaj, sed ŝajnas esti multaj. La plej aŭtoritata nuntempa katalogo (Seymour Slive 19701974) atribuas 222 pentraĵojn al Hals. Laŭ alia aŭtoritatulo, Claus Grimm, en sia Frans Hals. Das Gesamtwerk (1989), estas nur 145. Oni ne scias, se Hals iam faris pejzaĝojn, mutajn naturojn, aŭ rakontajn verkojn, sed ne verŝajnas. Multaj da artistoj en 17-a jarcenta Nederlando elektis fakon, kaj ŝajnas ke Hals ankaŭ estis fakula portretisto. Ĝenerale, li pentris portretojn de la mezaj kaj pli altaj klasoj de la tiatempa socio: burgestroj, ekleziuloj, oficiroj, komercistoj kaj eĉ geregentoj. Kelkfoje Hals ankaŭ faris ĝenrajn pentraĵojn: infanoj de fiŝkaptistoj sur la plaĝo, spicistino, la "idioto de la vilaĝo" de Haarlem, (Malle Babbe), kaj aliaj "impresoj de ĉiutaga vivo".

Eksteraj ligiloj

greke http://www.malarze.walhalla.pl/galeria.php5?art=54 greke Muzeo Frans Hals, Haarlem (nederlande) greke Muzeo Frans Hals, Haarlem (angle) greke Web Gallery of Art - plena verkaro de Hals (pentraĵoj), teksto en la angla.