Belarta muzeo de Rennes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Belarta muzeo de Rennes
france: Musée des beaux-arts de Rennes
muzeo
Rennes-ancien Palais Universitaire-Musée des beaux arts.JPG
La muzeo sur la kajo Émile-Zola.
Oficiala nomo: Musée des beaux-arts de Rennes
Kromnomo: MBAR
Ŝtato Flago de Francio  Francio
Regiono Bretonio
Municipo Rennes
Kolektoj
Situo Belarta muzeo
 - koordinatoj 48°06′34″N 01°40′30″W  /  48.10944°N, 1.675°U / 48.10944; -1.675 (Belarta muzeo de Rennes)
Malfermo 1794
Por publiko jes
Vizito 56 828 (2 003)
64 498 (2 004)
55 240 (2 005)
55 897 (2 006)
59 305 (2 007) [1]
Plej facila aliro stacio de metroo République
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Adreso 20, Quai Emile Zola
35000 Rennes
Situo enkadre de Francio
RedHut.svg
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Rennes
RedHut.svg
Situo enkadre de Rennes
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Musée des Beaux-Arts de Rennes
Retpaĝo: www.mbar.org

Belarta muzeo de Rennes (france Musée des beaux-arts de RennesMBAR) estas muzeo situanta en Rennes. Ĝia komenca enhavo devenis de verkoj konfiskitaj dum la franca revolucio en 1794 el la religiaj kaj civilaj konstruaĵoj de la urbo. Tamen ĝi ŝuldas la plej grandan parton de siaj riĉaĵoj al la eksterordinara kuriozaĵkabineto de la markizo Christophe-Paul de Robien (1698-1756), prezidanto de la Parlamento de Bretonio, kiu arigis impresan kolekton da verkoj kaj objektoj el ĉiuj epokoj. Kun la kolekto de la markizo de Livois en Angers, ĝi estis tiam unu el la maloftaj provincaj kolektoj pri malnova pentrado.

Metro-M.svg La muzeo situas ĉe la linio A de la metroo proksime de haltejo République.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La nuna muzeo situas en la iama universitata palaco. Al la unuaj projektoj pensitaj, ekde 1838, de la arkitekto de la urba konsilio, Charles Millardet, sekvas la planoj de Vincent Boullé, kiu postvenis en 1846, en necertaj kondiĉoj. La laboro, financata de la Ŝtato, la urbo kaj la departemento, komenciĝis en 1847 kaj finiĝis en 1855, kun la inaŭguro de la konstruaĵo.

Ekde de 1856, Jean-Baptiste Martenot estris la sinsekvajn aranĝajn laborojn (vitra kovraĵo de la interna korto en 1860, konstruado de amfiteatro por la jura fakultato, en 1881, prelegĉambro por la beletra fakultato, en 1888).

La malgrandeco de la ejo kaj la danĝero pro la kunesto de kolektoj kun diversaj laboratorioj kondukis al la konstruado de novaj konstruaĵoj, kiu ebligis la deiron de la scienca fakultato, en 1895, poste de la medicina lernejo, en 1911, samjare la jura kaj beletra fakultatoj estis transigitaj al la Granda Seminario. Fine, la belarta lernejo estis instalita straton Hoche, en malnova monaĥejo kun la konservatorio pri muziko.

Pluraj strategioj por evoluigi la konstruaĵon (konstruado de muzeo ĉe 'promenade de la Motte', en 1874 kaj 1877, placo Hoche en 1880, aranĝa projekto post la moviĝo de la medicina lernejo kaj de la universitata biblioteko, en 1906) estis forlasitaj. La konstruaĵo estis grave transformita por adapti ĝin al ĝia unika kaj nova funkcio de muzeo, ĝi estis inaŭgurita en 1911. La edukdistrikta rektorejo tamen okupis parton de la konstruaĵo ĝis la mezo de la 20-a jc. La grava restaŭro, kiu okazis post la damaĝoj de la bombadoj, akompaniĝis per avangarda muzeografio, elpensita kun Georges-Henri Rivière[2].

La kolektoj[redakti | redakti fonton]

La belarta muzeo de Rennes havas enciklopedian celon, ĉar ĝiaj kolektoj enhavas kaj eŭropajn pentraĵojn kaj skulptaĵojn de la 14-a ĝis la 20-a jc, kaj artajn objektojn devenantaj el Eŭropo, sed ankaŭ el Afriko kaj Ameriko, kaj regionajn, romiajn, etruskajn, grekajn kaj egiptajn antikvaĵojn..

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

La egipta arkeologio enhavas koheran aron el kiu elstaras la stelo de la Meza Imperio donacita de doktoro Godefroy en 1871. La greka civilizacio arigas grandan vicon da korintaj kaj atikaj ceramikoj, kiuj plejparte venas de la kolekto Campana. La historio kaj la arto de la etruskoj estas prezentata per bronzoj kaj ceramikoj. La romia civilizacio ŝuldas al la prezidanto Robien grupon da bronzetoj. Por ĉiuj tiuj civilizacioj, li arigis kolekton de intajloj kaj kameoj.

Desegnaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pli ol ĉiuj aliaj sekcioj de la kolekto, la desegnaĵkabineto multe ŝuldas al la prezidanto Robien. La 1107 folioj devenantaj de lia kolekto estas la plej prestiĝa parto de la grafikarta enhavo de la muzeo. Filippo Lippi, Leonardo da Vinci, Sandro Botticelli, Donatello, Domenico Ghirlandaio, Giovanni Bellini, Mikelanĝelo, Albrecht Dürer, Bernard van Orley, Lorenzo di Credi, Francesco di Stefano Pesellino, Le Sodoma, Antonio da Correggio, Pontormo, Giulio Romano, Paris Bordone, Baccio Bandinelli, Parmigianino, Nicolo dell'Abbate, Alessandro Allori, Federico Barocci, Rubens, Pierre de Cortone, Andrea Sacchi, Simon Vouet, Pierre Puget, Rembrandt, Salvator Rosa, Antoine Watteau, Sebastiano Ricci, Pierre Bonnard, Maurice Denis, Edouard Vuillard, Pablo Picasso estas inter la artistoj kun verkoj en la muzeo el diversaj fontoj. La verkoj de Robien disiĝas preskaŭ samkvante inter la itala, franca kaj norda skoloj[3].

Gravuraĵoj[redakti | redakti fonton]

Male al la kutimoj, la kolekto de gravuraĵoj de prezidanto Robien, konfiskita en 1797 ne estis konfidita al la urba biblioteko, sed unue eniris la muzeon. Komence de la 19-a jc, gravuraĵoj estis eldonitaj kun informteksto kiel gravuraĵlibroj broŝuritaj per pergameno, kaj pro tio iris al la biblioteko. La aliaj gravuraĵoj de la kolekto kun pli arta stilo, t.e. 3 800 pecoj, restis en la belarta muzeo. Tiel la kolekto de gravuraĵoj de prezidanto Robien prezentiĝis laŭ volumoj, nur kelkaj raraj ekzempleroj pendas ĉe la muroj, kia la portreto de Voltaire. Verŝajne Robien kreis sian gravuraĵkolekton post la legado de la 'letero pri la elekto kaj la aranĝo de kuriozaĵkabineto' publikigita en la gazeto Mercure de France en Junio 1727, la aĉetoj grande akordas kun la enhavo de la letero. Tiel li akiris kelkajn gravuraĵojn de ĉiuj majstroj, arigitaj en volumo kaj grupigante la portretojn laŭ kondiĉo. Tiu ŝato de la portretoj estis tre komuna de post la modo de la "Portretkabinetoj" de la 16-a jc. Sed la tuto de la kolekto estas sufiĉe eklektika por prezenti la gravajn vojojn de la eŭropa gravurado de la fino de la 15-a jc ĝis la mezo de la 18-a jc, kaj krom la portreto, preferon por la flandra gravurado kun historia aŭ anekdota temo[4]. Tiel inter la prezentataj artistoj troviĝas Albrecht Dürer, Lucas de Leyde, Parmigianino, Domenico Beccafumi, Hendrick Goltzius, Agostino Carracci, Jacques Callot, Le Lorrain, Charles Le Brun, Rembrandt, Jacob van Ruisdael, Adriaen van Ostade, Jean-Antoine Watteau kaj François Boucher.

Artaj objektoj[redakti | redakti fonton]

La enhavo estas tre diversa, ĝi enhavas pecojn el franclingva Afriko, blanka kaj nigra, ekde la 18-a jc, de okcidenta kaj ekstremorienta Azio, sed ankaŭ de Ameriko de la polusa cirklo ĝis la suda tropiko, kaj ankaŭ de Oceanio. La eŭropa kulturo ankaŭ ĉeestas, eĉ se iuj periodoj estas preskaŭ neĉeestaj : tiel estas por la mezepoka enhavo, malgraŭ granda depono de la muzeo de Cluny.

Pentraĵoj kaj skulptaĵoj de la 14-a ĝis la 18-a jc[redakti | redakti fonton]

Louise de La Vallière kaj ties infanoj de Peter Lely, oleo sur tolo.

La belarta muzeo de Rennes estas inter la muzeoj, kiuj rajtas pretendi montri kompletan panoramon de la historio de pentrado.
La 15-a jc estas reprezentata per pentraĵo de Mariotto di Nardo kaj precipe per du paneloj de la itala primitivulo Lippo di Benivieni devenantaj de la sama poliptiko. Por la 16-a jc estas pluraj gravaj verkoj. La skolo de Venecio estas la plej bone reprezentata kun precipe Paris Bordone (Sankta Johano la Baptisto kronanta la ŝafidon per floroj), Paul Véronèse (Perseo liberiganta Andromedon) kaj Leandro Bassano. La fama Virino inter du aĝoj de la skolo de Fontainebleau kaj la Sankta Luko kombanta la Virgulinon de Maarten van Heemskerck estas du ĉefaj pecoj de la kolektoj de tiu jarcento.

La « Granda Jarcento », de Henriko la 4-a ĝis Ludoviko la 14-a, fierigas la muzeon. Ĉiuj vojoj de la franca pentrado estas ilustrataj, inkluzive de plej raraj ekzemploj : Quentin Varin, Georges Lallemant, Jacques Blanchard, Aubin Vouet, Louis CreteyCharles Errard. Inter la plej famaj artistoj ĉeestas Lubin Baugin (Fruktopokalo), Claude Vignon, François Perrier, Philippe de Champaigne, Mathieu Le Nain, Jacques Stella, Eustache Le Sueur, Laurent de La Hyre, Charles Le Brun (Malsupreniro de la kruco, ĉ. 1679), Charles de La Fosse, Jean Jouvenet kaj precipe Georges de La Tour kun ties fama Novnaskito.

Por la skulptado, oni precipe rimarkos la grandajn bareliefojn de Antoine Coysevox kiuj antaŭe ornamis la piedestalon de la statuo de Ludoviko la 14-a starigita sur la placo de la parlamentejo de Rennes fare de la ĝenerala Asembleo de Bretonio kaj fondita en la revolucio.
Ankaŭ la eksterlandaj skoloj, por la 17-a jc, estas bone reprezentitaj : de la La ĉasado al la tigro de Rubens al la holandaj pentraĵetoj devenantaj tre ofte de la kolekto Robien (toloj de Frans II Francken, Frans Snyders, Jan Van KesselAdriaen Van Ostade), tra la verkoj de Jacob Jordaens, Gaspar De Crayer, Peter Lely, Adriaen Brouwer, Matthias Stom kaj Gerrit Van Honthorst (La malkonfeso de sankta Petro), la skoloj de la nordo konsistigas tuton pli kompletan ol la itala postrenesanca jarcento. Tiu lasta tamen, enhavas verkojn de la ĉefaj majstroj de tiu epoko kiaj Ludovico Carracci, Le Guerchin (Pieto kaj Salomeo ricevanta la kapon de Johano la Baptisto), Pierre de Cortone, Guido ReniLuca Giordano.

La 18-a jc reprezentiĝas per kelkaj grandaj toloj de François Desportes aŭ de Philippe-Jacques de Loutherbourg, per malpligrandaj formatoj de Chardin, Greuze, Carle Van LooFrançois Boucher msed ankaŭ per aro da skizoj kaj toloj de Francesco Solimena, Francesco Guardi, Giacomo Del Po, Corrado Giaquinto kaj Gabriel-François Doyen (skizo de La Morto de Virginia, 1756-1758, akirita en 2011). Modelo de la statuo de Ludoviko la 14-a fare de Lemoyne kaj la statuo de Mirabeau fare de Deseine reprezentas la skulptadon. La Portreto de Paulin des Hours, pentrita de Antoine-Jean Gros en 1793, enkondukas la sekvantan periodon.

Pentraĵoj kaj skulptaĵoj de la 19-a ĝis la 20-a jc[redakti | redakti fonton]

La kolekto de la pentraĵoj kaj skulptaĵoj de la 19-a kaj 20-a jc, riĉa je pli ol 300 verkoj, multe ŝuldas al la sendoj fare de la Ŝtato, dum la tuta 19-a jc, de verkoj akiritaj en la ekspozicioj por la provincaj muzeoj. De la 19-a jc, ĉeestas, inter aliaj, verkoj de Corot, Eugène Boudin, Johan Barthold Jongkind, Gustave Caillebotte, Alfred Sisley, Odilon Redon (La Rigardo, virprofilo)[5], Paul Sérusier, Georges Lacombe, Emile Bernard, Maurice Denis, Ernest Guérin. Gauguin, kies arto forte influiĝis de liaj restadoj en Bretonio, reprezentiĝas per du toloj de lia impresionisma periodo. Picasso estas bone reprezentata per tri pentraĵoj, inter ili aparte la 'Baniĝantino' pentrita en Dinard en 1928. La diversaj movadoj de la unua duono de la 20-a jc, inter ili la faŭvismo, la kubismo, la abstrakta arto kaj la surrealismo, prezentiĝas per la verkoj de Louis Valtat, Raoul Dufy, Picasso, Robert Delaunay, Juan Gris, Alberto Magnelli, Kupka, Roger de La Fresnaye, Louis Marcoussis, René Iché, Yves Tanguy aŭ ankoraŭ Nicolas De Staël.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Veille Info Tourisme, paĝo112
  2. Inventarslipo sur la retpaĝaro de la servo 'inventaro de la heredaĵo de la regiono Bretonio'.
  3. Prezento de la kolekto sur la retpaĝaro de FRAME.
  4. Prezento de la gravuraĵoj sur la retpaĝaro de FRAME.
  5. La Tribune de l'art : Akiro de pentraĵo de Odilon Redon fare de la belarta muzeo de Rennes

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]